plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

4.1.15

El «Libertina edukado » far Jean-Baptiste Del Amo.




Tiu romano rakontas la travivaĵojn de junulo, Gasparo, kiu venis de sia lontana Bretonio en Parizon, en la epoko de libertinismo, tio estas la XVIIIa jarcento. Laborante ĉe perukisto, li renkontis junan nobelan libervivulon, Stefano, kiu enkondukis lin en la diboĉan medion de la tiama aristokrata socio.  




         (…) Ellitiĝinte je tagiĝo, Gasparo vestis sin, kaj pro konfuzego sekvis la vojon al la ĉevalejo. Kvazaŭ hebete, li paŝis laŭ la malplenaj koridoroj, kaj poste, laŭ la ĝardenaj irvojoj. En la besta varmo de la ĉevalejo, torsnuda stalisto frotis, fajfante, kastritan ĉevalon. Gasparo gvatis senbrue la adoleskanton. Per unu mano, tiu ĉi kaptis la ĉevalan bruston, dum la alia tenis manplenon da furaĝo. Homo kaj besto ĵus laboris en la maneĝo, tial ŝvito trakuris la flankojn de l’ ĉevalo kaj la dorson de l’ knabo. La fojno taŭzis la harojn, sorbis la ŝviton, la ŝultroj de la stalisto movis siajn muskolojn laŭ la ritmo de la cirkloj, kiun li desegnis sur la ĉevala postaĵo. Iam kaj tiam, li kraĉis surplanken, frapetis la vejnozan ventron de l’ besto, apogis sin plenpeze kontraŭ krura ŝultro, levis piedon, brosis kolpendaĵon, purigis hufon. Gasparo observis la konturojn de liaj ripoj, la ŝvelaĵon de liaj bicepsoj, la muskulozan rondaĵon de liaj subkulotaj gluteoj. La stalo odoris fojne, avene kaj hordee, grase kaj lede. Je la vido de la stalisto sin levis lia deziro, ĉar tiu korpo estis juna, kaj ties beleco kontrastis kun la karno de l’ barono. Liaj gestoj estis delikataj, evidentaj : li sciis tuj, ke la knabo sin donos al li, ke tiu vireco konfrontiĝos al lia. Alvokon de deziro li sentis : ĉio en tiu korpo postulis satiĝon, renkontiĝon kun similulo. De kiam, pensis Gasparo, mi posedis korpon laŭ mia bildo ?  Nenio, krom tiu trudema ideo, estis pli deziroveka. Ĉar pli ol deziro, temis pri neceso, pri erotikeco por kiu li sin enscenigis. Tiu senhara korpo povus esti lia. Tiu ŝvito havus sur lia lango saman salguston. Li dummomente dubis, kaj kredante rigardi sin mem, li frapis sian vangon por vigligi sian konscion, tiel altirante la atenton de l’ knabo. La stalisto salutis lin, kaj enmanigis kotonan ĉemizon por sin vesti. « Mi pardonpetas, sinjoro, sed fruas, kaj mi kutimas esti sola. » Gasparo haltigis lin per mangesto : « Plaĉis al mi rigardi vin. Finlaboru, tute senafekte. » Li apogis sin ĉemure kaj pensis, dum la knabo relaboris : Ĉu mi denove posedos min mem, se mi konkeras tiun korpon ? Li deziris spekti la ĉuradon de la stalisto, observi la orgasmon alsturmi lian karnon kaj dilati liajn pupilojn, La knabo, kvankam kruda, ja komprenis la esperojn de Gasparo. Li finbrosis la ĉevalon, nodis ties rimenon, kaj ekamindumis. Lia korpo glitis sub liaj manoj, firma kaj fiera, deziranta senprokrastan ĝuadon. Li malsuprenŝovis sian kuloton, kaj sin allasis al pugfikado, kun la vizaĝo premita kontraŭ fojnogarbo, kaj la manojn firme tenantajn la feron de raŭfo. La malsekeco de lia dorso disvastiĝis al la brusto de Gasparo. Li kuspis sian ĉemizon, kiun li tenis inter dentoj. La spuro de l’ tranĉvundo frotis la arkecon de la knaba pugo, dum lia kaco palisumis la blankan kaj impertinantan karnon de liaj sidvangoj. Gasparo serĉis eĥon en la balanciĝo de lia kokso, la suĉado de tiu korpo ĉirkaŭ lia sekso, la pendolado de liaj testikoj kontraŭ la knabaj testikoj. Tiu ĉi ĝemadis, vejno ŝvelis ĉe lia frunto, liaj lipoj kuspiĝis ĉe la rozkoloro de liaj gingivoj, kaj liaj dentoj iam kunpremis lian langon. Li levis la postaĵon, kvazaŭ defie, por ke Gasparo pli boru lin, por ke li trapenetru lin entute, violente. Gasparo frapadis furioze, kaptis brakon, ŝultron, gluteon, en kiun li stampis la markon de siaj fingroj, pinĉis la karnon ĝis livideco, antaŭ ol lasi la sangon denove alflui kaj kolorigi la spuron. La knabaj ĝemadoj, la manifestado de tiu violenta plezuro tamen ne liberigis lian propran korpon. La fizika percepto de tiu penetrado limiĝis je lia kaco, malkonsentis liberigi lian akutan konscion de la spektaĵo. La stalisto estis la nura kolektujo de tiu plezuro. La knabo fine ĉuris, kaj lia ĉuro disverŝis surfojnen perlamotan strekon, dum li mordis sian malsupran lipon, postlansante la markon de siaj incizivoj. Li sakris, anhelis kiel besto post strebado, dum Gasparo daŭre baraktis en li, vane provante atingi sian propran satiĝon.(…)

Elfrancigis Jerôme. 
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire