plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.1.15

Ni ĉiuj estas CHARLIE.




La hodiaŭa atenco kontraŭ la satira ĵurnalo « Charlie hebdo », kiu jam mortigis 12 homojn (el kiuj gravaj desegnistoj kiel Cabu kaj Wolinski) estas atenco de fanatikaj « islamanoj » ne nur kontraŭ libereco, sed ankaŭ kontraŭ la animo de Francio.
Sed, ĉu « religiemuloj » ne scias, ke animo neniam mortas ?
La rajto informi, eĉ kritiki kaj moki, tio estas libereco de ĵurnalismo, kiun ni, francoj, alte taksas.
Ni francoj, inkluzive de la francaj islamanoj, estas sentimaj kaj unuiĝintaj kontraŭ blinda barbareco.
Ili estas nur kovardaj kaj izolitaj murdistoj, kaj murdistoj neniel rajtas sin nomi je nomo de iu ajn dio aŭ religio. 

NI ĈIUJ ESTAS CHARLIE !
 
Mahometo perfidita far integristoj :

"Esti amata de kackapuloj, ‘stas malfacile…"


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire