plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

5.1.15

Por bela vendisto de narcisaj floroj.




Mian animon mi donas kiel elaĉetmono
por vendisto de narcisoj,
kies vangoj estas el rozo
kaj bazilio,
kies lanugo similas
al fajna silkaĵo.

Kiam alloge li ekrigardis min,
tiam mi perceptis la ĝardenon de lia beleco,
mian rigardon mi verŝis en la kalikon
de liaj florsimilaj okuloj.

            Muhamad El-Naŭaĝi (egipta poeto de la XVa jarcento) el la libro « La herbejo de l’ gazeloj ». 

            Jen la kovrilo de la franclingva libro "La herbejo de l' gazeloj, laŭdo al belaj adoleskantoj", malnova poemaro trakukita de la araba, el kiu jam plurfoje mi eltiris kaj esperantigis kelkajn juveletojn. 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire