plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

24.3.15

Diri sian amstaton.




Riverborde, apud Pontoise, en dancotrinkejo, kie ni kutimis vespermanĝi, mi rigardis la sunon sobirantan transriveren. Kaj, ĉar mi estis kun knabo amata, la spektaklo ŝajnis al mi preskaŭ perfekte nereala, samkiel estis mia propra feliĉo.  
Mi plendis pri tiu beleco : « Kiel eblus tion priskribi ? mi diris al mia kunulo. Kiel trovi vortojn, frazojn, ebligante la esprimadon de tio vidata ? »
La problemon mi mise starigis, ĉar ne temis pri vidado, sed ja pri sentado, travivado.
La sunsubiro estis nura preteksto, nura maniero agnoski mian enamiĝon. Ĉar (ankaŭ) tiun amon ne eblis vortigi. Verkante, la vortoj ne (nur) nomas tion, kio estas. Tio ili estas mem. Almenaŭ, ili provas esti. Ili aliiĝas sed ne aliaspektiĝas. Jen elementa alĥemio.
Jaroj pasis. Kie estas nun tiu mia ĉerivera sunsubiro ? Sufiĉis tiam nur iom da pacienco por diri la ruĝan ĉielon, la odoron de l’ akvo, la graciecon de vizaĝo, mian enkoran amon. Mi ne scipovis atendi. La knabo kreskis kaj forlasis min. Li nun forpasis. Kio plu restas de tiu momento ? Nur tiuj linioj, skribitaj samkiel surtomba kruco.

Elfrancigita el « Le besoin d’écrire » (La bezono verki) far Roger Vrigny. (eldonejo Grasset 1990).

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire