plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

18.3.15

El « loĝejoj de la spiritoj » de Tobias Schneebaum.




Eltirita de la « samseksama biblioteko » de Earl Galvin, resurretigita de Don Harlow.
Mi iomete korektis la originalan tradukon.
Tobias Schneebaum, naskita en 1922 en Brooklyn, Novjorko, je l'aĝo de 12 jaroj, vidis "sovaĝan viron" ĉe travojaĝanta karnavalo. Laŭ Schneebaum, "Ekde tiu momento mi voluptavidis la sovaĝulon," kaj tial li multe vojaĝis al tre diversaj regionoj de la mondo serĉante lin. Nature dotita de respektemo kaj amemo al fremdkulturanoj, li trovis sian samseksamon tre helpa por intimiĝi kun viroj de kulturoj preskaŭ neniel similaj al tiu de la industria mondo.
Dum la 1980aj jaroj li vojaĝis al Asmatio, regiono de la sudokcidenta marbordo de Nov-Gvineo kaj parto de la Indonezia provinco Irian Jaya. Schneebaum daŭre loĝas tie kaj estas la direktoro de la Muzeo de Asmatio.
La jena ekstrakto el lia libro « Loĝejo de la Spiritoj » priskribas tradician kulturan formon de samseksamo inter niaj Asmataj fratoj :
Iun tagon, proksimume unu jaron post mia unua vizito, mi iris tien sola, kaj kiel ĉiam, oni entuziasme salutis min. Akapitsjin eniris la domon de la instruisto baldaŭ post mallumiĝo kaj invitis min eksteren. Li portis tamburon kaj la braĝon por varmigi la lacertohaŭtan tamburkapon, por streĉi kaj agordi ĝin. Li frapis la tamburon laŭte je la komenco, vokante al amikoj. Li mallaŭte ekkantis. Baldaŭ alia viro ĉeestis kun tamburo, poste alia, kaj la triopo ludis kaj kantis mallaŭte. Poiome du dekduoj aŭ pli da viroj ariĝis kaj ni ĉirkaŭis la tamburistojn. La viroj komencis kanti pli laŭte. Ĉi tio estis varma, spontanea bonvenigo, kaj Akapitsjin improvizis versojn pri mia alveno kaj miaj antaŭaj vizitoj. La oldaj viroj kaj la junuloj proksime ĉirkaŭis min, tuŝis min, frotis miajn ŝultrojn, bruston, abdomenon, pudendon, ridante, ludante, movante la manojn sur mi. Mi brakumis ilin kaj respondis, malgraŭ mia nepovo rekoni individuajn vizaĝojn en la malhela lumo de la eta fajro. La nokta ĉielo montris la klinitan Sudan Krucon malalte super la horizonto. Mi serĉis Orionon kaj Plejadon sed ne povis trovi ilin. Ankaŭ infanoj ok aŭ naŭjaraj ĉeestis, kun la brakoj ĉirkaŭ la talioj de la pli aĝaj viroj. Ni balanciĝis kaj malfermis kaj fermis la genuojn en lanta danco. Brakoj ĉirkaŭis ŝultrojn por varmiĝi en la frida aero.
Akapitsjin finis sian kanton kaj frapis sian tamburon laŭ ritmo finmeta al la bonvenigo. La viroj disiris. Akapitsjin venis al la domo kun mi, demetis siajn vestojn kaj eniris mian moskitoŝirmilon. La instruisto kaj ties familio dormis malantaŭ muro, en alia ĉambro. Tiu ĉi ne estis la unua amora kontakto inter ni. Jam agnoskitis ke kiam mi estas en la vilaĝo, li pasigas la noktojn kun mi.
Nelonge poste Akapitsjin diris, "Ndoram ata vima." Mi ne komprenis la vortojn ĝis li tradukis ilin en la Indonezian: "Sava mau balas," - "Mi volas ekvilibron." La esprimo havis nenian signifon por mi ĝis li turniĝis tiel ke ni inversigis niajn poziciojn kaj li estis supre. La momento konsternis kaj plenis de implicoj al mi tiam nepripenseblaj.
Matene de la morgaŭo, mi sugestis ke ni promenu. Mi volis fari kelkajn demandojn senĝene de la neevitebla homamaso venonta por paroli, aŭskulti, kaj rigardi; mi volis demandi pri aferoj al mi supoze privataj.
"Kial ne resti ĉi tie?" li scivolis. Mi klarigis, kaj li diris, "Ni restu tie ĉi. Estas komforte."
Ni sidiĝis ĉe tablo kaj parolis. Viroj kaj knaboj eniris; la pli junaj staris proksime, apogante la kubutojn sur la tablo, la pli aĝaj sidis sur la planko. Kun tiom da homoj ĉirkaŭe ŝajnis neprobable ke Akapitsjin aŭ ajniu alia inventus faktojn rilate siajn verajn kredojn.
Akapitsjin ĉiam nomis min mbai, interŝanĝo-amiko, sed nur pli poste mi komprenis la plenan signifon de l'esprimo. Nenio farata aŭ dirata ajniel sekretis. Ĉiuj sciis ke ni pasigis la nokton kune, kiel ni jam faris antaŭe. Mi neniam rimarkis ion ajn nekutiman en nia rilato; nur la uzo de tiu esprimo pri ekvilibro kaj la vorto mbai far Akapitsjin instigis mian demandadon.
"Havi mbai," Akapitsjin klarigis, "similas havi papisj partneron, interŝanĝo-partneron. Ĉiu el ni havas sian mbai ĉi tie. Pastoro ĉesigis papisj, la interŝanĝon de edzinoj inter ni, sed ni ankoraŭ havas nian mbai. Li ne scias pri tio. Li scias ke ni havas niajn interŝanĝo-amikojn, sed li ne konas nian rilaton, kaj li ne konas la vorton mbai, mi kredas. Antaŭe, pasintece, du mbai inŝanĝis edzinojn dum maskofestoj kaj dum festoj de la saguovermoj kaj kiam okazis milito, aŭ kiam okazis tiom da tondro ke ni ĉiuj ektimis. Malgraŭ tio ke ne plu estas papisj, ni ankoraŭ havas niajn mbai.
"Kayet, kiel vi scias, estas mia mbai, kvankam mi ankaŭ nomas vin mbai. Al Kayet tio ne ĝenas; li scias ke baldaŭ vi foriros."
Mi scivolis pri la mbai de Akapitsjin, kaj pri liaj eblaj opinioj koncerne nian rilaton. Akapitsjin diris ke lia malsanas kaj ne povas eliri sian domon, sed mi kredis ke li eble koleras pro mi kaj ne volas konatiĝi kun mi. Kiam li ja aperis plurajn tagojn poste, li ŝajnis amikema, sed mi neniam povis paroli kun li pri la triangulo en kiu ni troviĝis.
"Kayet kaj mi kune ludas ekde la infanaĝo," pluparolis Akapitsjin. "Mi mem trovis lin. Ni reciproke trovis unu l'alian. Niaj familioj ne kunigis nin kiel vi opinias. Mbai reciproke elektas sin, kaj estas intimaj, kiel fratoj, sed eĉ pli intimaj. Kiam mbai estas infanoj ili ludas kune kaj reciproke intertuŝas penisojn kaj ekzamenas siajn tutajn korpojn. Ili kune spertas erektiĝojn kaj kiam ili sufiĉe aĝiĝas, ili reciproke masturbas sin, ili yipit a minau tamen emefafarimis, ili reciproke retrotiras siajn penisajn ŝelojn. Tion ili faras kiam ajn, kiam plaĉas al ili. Eble dum fiŝado aŭ kunestado en la arbaro; eble neniu alia endomas kaj ili solas.
"Kelkfoje pli aĝa viro ludas per la peniso de juna knabo; kelkfoje juna knabo ludas per la peniso de pli aĝa viro. Sed estas la mbai, kiuj kune seksumas ĉi tie. Foje tio estas tamen mbe mbakuman, kiam viro suĉas la penison de alia viro, sia mbai. Kelkfoje viro eniras la pugon de sia amiko, tamen mbai sumapun, aŭ kelkfoje ni diras feper mbimar, por indiki la saman aferon.
"Ni scias ke estas malsame ĉe la Marind-oj. Tie ne ekzistas mbai. Neniuj junaj viroj kune seksumas. Tie, estas ĉiam juna knabo kun pli aĝa viro. Oni donas la knabon al la frato de lia patro, kiu instruas al li kiel faligi saguarbojn, fiŝi, militiri, kaj dum la nokto estas lia amorkunulo. Tie neniel similas kiel ĉe ni. La Marind-oj kredas ke nur pli aĝa viro rajtas eniri la pugon de junulo. Tion oni faras por ke la spermo kreskigu la knabon pli rapide en grandan militiston. Tie ne ekzistas penissuĉado. Ili diras ke malbonas por ili fari tion."
Nenio en mia legado sugestis ke ajna grupo en Novgvineo iam ajn kutimas kaj kacsuĉi kaj sodomii. Laŭ mia legado ne ekzistis grupo kies samaĝaj viroj kaj knaboj havas amorajn rilatojn. La Asmat-oj de la ekstrema sudo ŝajnis unikaj tirilate. Poste, mi eksciis ke fakte ili ne unikas rilate amora agado inter egalaĝaj viroj.
* * * *
"En alia parto de ĉi insulo," mi diris al Akapitsjin, "malproksime de tie ĉi, estas homoj nomataj Fore, kiuj enmetas spliton de dorna grimparbedo en la penistruon kaj turnetas ĝin ĝis sango kaj spermo elfluas. Tio estas parto de diversaj inico-ceremonioj. Ĉu ekzistas io simila tie ĉi?"
"Ho, ne! Tio naŭzas! Tiuj ne estas homoj!" Akapitsjin priparolis tion kun la aliaj kaj ĉiuj ensuĉis aeron pro hororo. Pasis dek minutoj antaŭ ol ĉiuj retrankviliĝis kaj Akapitsjin povis plu paroli.
"Mbai," diris Akapitsjin post resereniĝo, "estas ĉiam amikoj kaj ĉiam helpas unu l'alian kiam okazas problemo. Ili estas ĉiam amikoj senkonsidere de ajna okazaĵo. Ili restas mbai dum la tuta vivo, ĝis unu el ili mortas. Kelkfoje unu ĵaluzas ĉar l'alia estis kun alia viro. Li ne ĵaluzas kiam tiu iras kun alia ino, ne sia edzino, sed nur kiam li estas kun alia viro. Li rajtas suĉi la penison de alia viro aŭ eĉ eniri lian pugon, tio ne ĝenas. Sed li ne rajtas orgasmi. Tiam, lia mbai tre koleriĝas."
Je ĉio dirita de Akapitsjin l'aliaj kapjesis konsente aŭ aldonis iomete malsamajn versiojn de tio dirita. Tute mankis embaraso aŭ sindeteno. La sola problemo estis scii kiajn demandojn fari. Mirigis min ke ĉio tiom malkaŝas, ke ĉiuj scias pri kio okazas inter Akapitsjin kaj mi, ke olduloj aŭskultas kaj ankaŭ junaj knaboj. Akapitsjin eĉ nomis min mbai antaŭ sia edzino, konsternante min. Ĉiuj sciis pri kion kune faras mbai, kaj ŝajne malestis ajna kialo ne priparoli ĉiujn aspektojn de la rilato. Ili evidente plene fidis min kaj eĉ pariĝis por montri al mi kiu estas kies mbai, permesante al mi fari fotojn. Ili atentigis min pri la du plej oldaj viroj de la vilaĝo, ambaŭ eble 45-jaraj. Ili jam perdis siajn unuajn mbai. Estante en tiu stato, ili adoptis unu l'alian.
"Jes, Tombias," Akapitsjin diris responde al specifa demando, "ekvilibro estendas. Ekvilibro ĉiam necesas inter mbai. Ne ekzistas alia kielo. Kiam unu mbai suĉas la penison de sia amiko, la paro ne rajtas disiĝi ĝis la amiko turniĝos kaj suĉos lian penison. Se unu eniras la pugon de l'alia, tiu devas turniĝi kaj eniri lian pugon. Mbai devas ĉiam redoni ĉion prenitan. Kiam mi alportas fiŝojn al la domo de Kayet, mia mbai, li alportos al mi saguon kiam li venontfoje iros en la ĝangalon. Kiam mi alportas saguon al li, li poste alportos al mi fiŝojn aŭ saguvermojn. Kiam mi koleras kontraŭ iu en Pirimapun, Kayet devas akompani min por batali tiun. Kiam Kayet batalas, mi devas helpi lin. Ni devos kundividi ĉion, kion ni havas. Ĉio devas resti en ekvilibro."
* * * *
"Kaj viaj edzinoj?" mi demandis al Akapitsjin. "Ĉu ili scias pri via seksrilato kun via mbai? Ĉu ili ne ĵaluzas?"
"Niaj inoj scias ĉion kaj ne ĵaluzas. Nur kiam ni estas kun aliaj inoj ili koleras. Tiam ili tre koleriĝas, sed ne kiam ni estas kun niaj mbai.
"Kelkfoje ni ja havas aliajn inojn. Niaj edzinoj batas nin per brulligno eksciante pri tio, sed ni tre zorgas por ke ili ne eksciu.
"Ankaŭ ni koleriĝas kontraŭ niaj edzinoj. Foje ili iras kun aliaj viroj kaj provas kaŝi tion, sed ni viroj pli inteligentas kaj scias pri kio okazas. Ni batas ilin kaj kelkfoje ni elĵetas ilin el la domo. Ni devigas ilin reiri al la patra domo se ili tro amoras kun aliaj viroj. Ni ne permesas al ili reveni. Ni prenas alian edzinon - novan, junan,"
"Se vi ne ŝatas vian mbai aŭ tro disputas kun li, ĉu vi rajtas ŝanĝi lin por alia viro?"
"Ho, ne! Estas malsame inter mbai. Eble ni koleras kontraŭ li, sed nia mbai restas nia mbai ĝis unu el ni mortos. Ni ne rajtas forĵeti lin kiel edzinon. Tion ni ne volas. Li estas kun ni dum la tuta vivo."
"Kio okazas," mi demandis, "se vi kaptas vian edzinon seksumante kun alia viro?"
"Ho! Mi batas ŝin," respondis Akapitsjin.
"Kio okazas se vi kaptas vian mbai kun alia viro?"
"Ho! Mi batas la alian viron!"
"Ĉu vi ne batas vian mbai?"
"Ho ne! Mi neniam batas lin. Li estas mia mbai!"

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire