plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.3.15

Por la amo de kristano : poemo de Abu Nuŭas.




Gracia cervido servas trikaĵon al mi frumatene.
Lia agrabla voĉo indas je plenumo de ĉiuj deziroj.
Baŭmas liaj logbukloj surtempie
dum ĉiuj logoj gvatas min en liaj okuloj.
Kristana perso li estas, streĉpremita en sia tuniko,
kiu lasas vidi lian freŝan kolon.
Eleganta, belecon unikan li havas,
tiom ke mi ŝanĝus mian kredon – kaj eĉ mian Dion – por rigardo lia.  
Se mi ne timus, Sinjoro, de tirana kleriko la persekutadon,
mi konvertiĝus tute bonintence.
Sed mi ja scias, ke ekzistas nur unu vera submetiĝo.      

Abu Nuŭas estis persa poeto de la abasida epoko (VIIIa jarcento).

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire