plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

21.3.15

Stelkaptisto.




Prisomera rakonto far Celeos, el la franclingva blogo Véhèmes, esperantigita dank’al la afabla permeso de la aŭtoro.

            Tiujare mi estis paŝtisto sur la Alpilja montaro por la farmbieno de Telemo. Mi certe ne aĝis multe pli ol la dudek jaroj, kiun al mi oni donis. La paŝtista metio estis la nura konata de mi, kaj ĝin mi praktikis de l’ infanaĝo. Krome, la farmbieno de Telemo ne estis la plej malplaĉa, des pli ke, gardante ŝafaron, malmultajn homojn mi kutimis vidi. Mi troviĝis sur la altaĵoj de tiuj Alpiljoj, kiuj ne estas la plej altaj montoj, sed kie, dum someraj noktoj, eblas ĝui iom da freŝa aero. Vespere mi restis por rigardi la ĉielon, por aŭskulti la venton, kaj ĉar la ŝafinoj estis bone ŝirmitaj, gardataj de daŭre atentema hundo, eblis sin allasi al endormiĝo, lulata far la parfumoj de altaj herboj kaj fortaj odoroj de arboj, kiuj igas senlaciga la dormadon. 
         Proviantojn mi ricevis, kiujn portatis al mi servisto podufoje monate. Nur dum la tempo paroli pri la vilaĝaj novaĵoj li restis, kaj reiris trankvilpaŝe, feliĉa pro plenbuŝa kuntrinkado de vino perakve miksita. En aŭgusto, la vetero iĝis pli peza kaj tondra. Mi estis atendanta miajn proviantojn. Ilin la maljuna servisto kutimis porti meze de la posttagmezo. Je proksimume la tria laŭsune, li ankoraŭ ne alvenis. La fulmotondron mi kulpigis, kiu, ĉirkaŭ tagmeze, estigis teruran draŝpluvon. Apenaŭ mi havis tiam la tempon ŝirmi min kun miaj ŝafinoj sub elstaraĵojn de la blanka krutaĵo. La pluvego ĉesis tiel rapide, kiel ĝi venis. Sed aliflanke de la montaro, la fulmotondro daŭris, kaj en tiuj profundaj valetoj, okazas ke tiukaze, senakva rivera fluejo fariĝas netransirebla en la nura daŭro de kelkaj minutoj.  
         Tial mi atendis. Mi sciis, ke eĉ se ne hodiaŭ li alvenos, mi havis ankoraŭ iom da seka pano, kiun mi manĝos kun sovaĝaj legomoj, poreoj, kaj iafoje fruktoj lasitaj survoje de la naturo : rubusoj kaj acidetaj pruneloj. Aŭtuno alportis dolĉajn kaj bonodorajn arbutojn, kaj ankaŭ sovaĝajn pometojn. Neniam mi suferis malfacilaĵojn por trovi ion manĝindan.
         Je la fino de tagmezo, la hundo ekbojis. Tio mirigis min, ĉar la paŝadon de la servisto ĝi konis, kaj ĉiam aliris lin por lin festi. Mi antaŭeniris miavice, kaj fakte, ne estis la figuro de la servisto, sed ja de viro pli belaspekta, pli svelta, kaj ne kurbiĝanta samkiel la servisto, sed kun rekta kapo kaj facila irado. Dum mi atendis, mi fine rekonis la junan Aŭgustenon, la filon de l’ mastro, kiun mi jam renkontis la pasintan jaron. Sed li ŝanĝiĝis, iom dikiĝis kaj altiĝis. Lia vizaĝo nun estis ja plaĉa, kun apenaŭa barbo, kiu malheligis lian mienon. Lin mi salutis, kaj li klarigis al mi, ke ĉar la servisto malsaniĝis, li sin proponis por lin anstataŭigi. Li konis la montaron, kiun li traesploris infanaĝe. Li transdonis al mi la proviantojn : panon kuiritan de antauieraŭ, sekigitajn viandopecojn, sekajn legomojn, verdan kukurbon, sekajn biskvitojn, kiujn mi kelkfoje trempis en vinon por trompi malsaton. Ilin mi lokis en niĉo de la kabano. Ni paroladis. Li rakontis, ke en lernejo li studis metion, kiu ebligos al li vojaĝi kaj malkovri la mondon. Li ankaŭ zorgis pri mi, prikompatis mian solecan vivon en montaro. Mi trankviligis lin, parolante pri la paco eliganta de mia tuta ĉirkaŭaĵo : arboj, rokoj, purakva fonto, ankaŭ miaj kompaninoj la ŝafinoj, la amikeco de l’ hundo, kaj la plezuro esti iom disigita de mondo, kies intencoj estas ne ĉiam domaĝemaj. Mi ne rakontis pli. Ĉar li malsupreniru, li reiru al la farmbieno de Telemo. La irado estis almenaŭ du aŭ tri horojn daŭra, kaj li alvenu antaŭ noktiĝo. Mi adiaŭis lin kun enkore la favora sento pri junulo sciavida, kiu ne malestimis sian servistaron. Mi tute ne kredis lin revidi antaŭlonge, ĉar li diris, ke li devis reiri lernejen.  
         Jam vesperiĝis, eĉ noktiĝis. Mi jam finmanĝis dikan freŝan panpecon kun fromaĝo. Min delektis glaso da vino, sed poste mi drinkis akvon, el la terkruĉo taŭge ŝirmita kontraŭ varmiĝo, antaŭ ol ekkuŝi sur mian liton en la bonaj odoroj de pajlo kaj sekaj herboj de mia matraco. Braĝoj ruĝetiĝis en la kameno ĉe la kabana angulo. Iom da fumo disŝvebis tra la sola ĉambro, sed la fenestron mi lasis malfermita, samkiel okulon al la obskura ĉielo. Tondrado aŭdiĝis malproksime, kaj mi trankviligis min, pensante ke la juna Aŭgusteno jam alvenis hejmen. Mi rigardis la ĉielon, kies nuboj ekmalaperis, aperigante la unuajn stelarojn. Senerigita, mi mallevis la palpebrojn kaj ekendormiĝis.   
         Paŝbruo subite vekis min. Voko sekvis. Aŭgusteno revenis. Komence, li rakontis, ĉio iris glate, li iris rapidpaŝe. Alvenante ĉe la riveran transirejon, la fluo ege altiĝis, kaj Aŭgusteno enfalis. Li devis trovi alian pasejon, surgrimpi pli altaj rokojn por retrovi la vojon al la farmo. Vana peno. Li elektis la reiron montaren por atendi, ĝis la morgaŭo, la finon de la flualtiĝo. Lin mi kuraĝigis. Mi ardigis la braĝojn restantajn en la kameno, kaj remetis kelkajn lignopecojn. Flamoj leviĝis. Aŭgusteno estis tute malseka. Tial mi petis, ke li demetu la ĉemizon, kiun mi sekigis antaŭ la flamoj. La knabego ne malvarmis. Marŝado lin varmigis, kaj malgraŭ posttagmeza fulmotondro, la aero estis daŭre varmeta. Mi prenis tukon, kaj frotadis lin, kvazaŭ li estus ĉevalido. Lia haŭto plu brilis pro malsekeco, kaj la fajrolumo reflektiĝis sur lia belega torso. Lia svelteco, liaj muskoloj apenaŭ desegnitaj, donis al li fieran sintenon, kies gracieco min mirigis, enkaptante mian propran rigardon ĉe lian korpon. 
         Kiam li iĝis tute seka, mi proponis al li mian liton, por ke li ripozu kaj retrankviliĝu post tia aventuro. Li konsentis nur pro mia insistado, kaj ankaŭ pro mia aserto, ke mi bone dormos sur la tera planko. Mi havis dikan kovrilon. Al li sufiĉos littuko. Tra la malfermita fenestro, la ĉielo aperis, plene sennubigita. Tie ekscintilis la steloj : ilin mi rigardis kun des pli da plezuro, ke ankaŭ Aŭgusteno, supre kuŝanta surlite, samtempe kaj mirige ilin rigardadis. Surprizis min tiam, ke mi ekcidiris lin :
- Ĉu ci konas la nomojn de la steloj en la ĉielo ?
- Kelkajn, li respondis, sed ofte mi nur malficile rekonas ilin.
- Unue estas Oriono, tie dekstren, alinomita karotfloro.  
         Li kaptis mian manon, kiu montris la stelaron, kaj tiris min ĉe lin, por kunigi ĉielen sian rigardon kun mian. Mi ne kontraŭstaris. Li vidis Orionon. Al li mi montris la Delfenon, la Liron.
- Jen tie, la Jakoba Vojo,  tio estas la Lakta Vojo. Mi kaptis lian manon por sekvi la linion de la Lakta Vojo. Mi turnis min al li. Liaj okuloj brilis, okuloj de knabo, kiu ankoraŭ li estis. Lian brakon li faldis sur min por min preme brakumi. Mi lasis lin agi, ĉar min feliĉigis tiu amikeco kaj tiu komuna deziro. Li alpremiĝis ĉe mi, samkiel besto celante varmon. Lia vizaĝo serĉis mian, kaj jen okazis la unua kiso, por mi de longtempe atendata. Niaj korpoj malrapide sin trovis, kiujn ni karesis laŭ volupto de ni neniam spertita. Fine ni ekzaltiĝis, kaj tiel kune nudaj antaŭ la steloza firmamento, ni travivis nokton en la ĝojo de nia vireco, sendorme, kvazaŭ la mondo ekzistis nur por ebligi nian reciprokan sindonadon.  
         Je tagiĝo, Aŭgusteno dormetis sur mia ŝultro. Mia mano lokita sur lia brusto sentis la pulsobatojn de lia koro, sed mi ne sciis, ĉu tiu koro estis lia aŭ mia. Liaj apenaŭ malfermitaj lipoj lasis pasi bloveton. La miaj ĉeis lian orelon, kaj mi restis muta pro la nekapableco krii al li mian feliĉon.
         La suno rapide aperis. Jen malica momento. Mi devis ellitiĝi, plenumi miajn metiajn taskojn. Unuafoje en mia vivo, mi malbenis miajn ŝafinojn, mian hundon. Mi liberigis la bestaron, kiu diskuris al sia ĉiutaga aktiveco.  
         Mi fine revenis. Ankaŭ Aŭgusteno leviĝis. Nuda en plenlumo, li rigardis min, kvazaŭ anĝelo.
- Ci foriru, mi diris. Oni atendas cin. Certe pri ci oni maltrankviliĝas, kaj oni eĉ probable ekserĉas cin. Ci iru.
         Aŭgusteno sin vestis. Li ŝajnis perpleksa. Mi vidis lin forpaŝi, post rapida salutgesto kaj kelkaj vortoj pri ebla reveno. Li iris rapidpaŝe. Longtempe mi restis, rigardante lian silueton, kiu konturiĝis surfone de l’ vojo. Li transiris rokamason. Lin mi ne plu vidis.
         Kaj lin mi neniam plu revidis. Nur poste mi eksciis, ke li daŭrigis sian studadon, ke li iris alilanden, kie atendis lin grandaj projektoj. Neniu alia Aŭgusteno anstataŭigis lin sur la matraco el pajlo kaj fojno. Longtempe mi rigardis la someran ĉielon, trairatan de la sagoj de Perseo. Falsteloj estas laŭdire la animoj de mortintoj. Mi ne scias, ĉu en tiuj oraj sagoj iam troviĝis la animo de Aŭgusteno. Se jes, ĝi vidis mian atendon. Mian rigardon, al li streĉitan, ĝi certe vidis. Ĝi sciis, ke iam, ankaŭ mia animo traflugos la saman ĉielon. Ĝi ja scias, ke tie mi atendos lian revenon.  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire