plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.4.15

Atentu niajn infanojn !



         Pro profesiaj kialoj, la tutan jaron mi traveturas de urbo urben la kamparon kaj ties vilaĝojn kaj domarojn. Tiukaze, ne maloftas surstrate aviztabulojn por anonci :
ATENTU NIAJN INFANOJN !

 
         De longtempe tio levis en mi demandon : kiaj la infanoj ? Ĉar la difino estas sufiĉe malpreciza, ĉu ne ? Ĉu temas pri knaboj, knabinoj ? Ĉu beboj, adoleskontoj, adoleskantoj, adoleskintoj ? Krome, kial ni tiel atentu ilin ? Ĉu ili estas danĝeraj ? Mordemaj ? Kontaĝaj ?
         Sed de kiam, sur placeto, mi havis la okazon ekvidi kelkajn el tiuj vilaĝanidoj : t.e. linda aro da knabegoj pigrantaj aŭ biciklantaj, flirtantaj aŭ sketantaj, kelkfoje pliope, kun pilko interpiede, nu fakte kaj iel ajn, ja indaj je atentego (kaj eĉ pli se konsentite !...), de tiam mi komprenis la informon ĉi-supran…
         Dankon al la gepatroj ! Nun mi multe pli atentemas. Diligente !   


1 commentaire: