plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.4.15

El « Pluraj vivoj » far Raŝido O.




Eltiraĵo esperantigita de la franclingva romano de la marokana verkisto Raŝido O, « Pluraj vivoj » (Plusieurs vies).
La romaneto rakontas vivspertojn diversajn de juna geja marokano, ties vidpunktojn pri gejeco, pri liaj samlandanoj kaj ties tradicioj, kaj ankaŭ pri allogo al eŭropa mondo kaj vivmaniero.
En tiu ĉi-suba fragmento, la rolanto (la aŭtoro ?) troviĝas en Svislando, invitita de pli maljuna viro renkontita en Maroko.   

    Iam, mi malsupreniris surstraten. Mi promenis sur komerca strato, kiam mi ekvidis viron, kiu interesiĝis pri junulo. La knabo rigardis montrofenestron, mi taksis lin samaĝan kiel mi, aŭ pli junan. Mi daŭre observis ilin de malproksime. Tio amuzis min, ĉar almenaŭ ĉi-foje, mi trovis ion interesan en tiu urbo, ion alian ol pasantojn, kiuj eĉ ne vidis la surstratajn kunpasantojn. Mi trovis ilin malvarmaj. Fine, mi deziris alproksimiĝi al la knabo, por vidi kiom bela li estas, kiom linda, por ke tiu ulo, same kiel mi, lin sekvis de jam longtempe. Li rimarkis neniun el ni, kaj ankaŭ la viro min ne vidis. Iam, preterpasante la viron, mi iris proksime al la knabo, ŝajnigante intereson al la sama montrofenestro. Tiam la knabo smajlege diris : « Guten Tag ». Mi respondis sammaniere, sed aldonis, ke prefere mi parolas la francan. Li demandis, ĉu mi loĝas tie, kaj mi respondis ke ne, ke mi tie feriadis por du semajna restado, kaj ke mi estis forironta post du tagoj. Mi ne plu aŭdacis min turni al la viro, timante de li malbenon, ĉar mi ŝtelis lian lokon, des pli ke la knabo estis fakte tre bela, ege linda. Li proponis kuntrinkadon. Mi konsentis. Ni ekiris, kaj dum li priatentis nenion krom mi, mi rigardis nur teren, ĝis ni preterpasis la viron. Ni iris en trinkejon. Li estis dekokjara, kaj mi dudek. Amuzis min, ke unu el liaj unuaj demandoj, en la kafejo, estis por scii, ĉu mi jam majoritatis. Mi respondis, ke en Maroko, nur dudekunujara oni majoritatas.
         Mateo invitis min liahejmen, kaj irante, li klarigis ke estas fakte ĉe lia avino, ĉar liaj gepatroj eksedziĝis. Tio ege plezurigis min, tial mi ekekscitiĝis. Ni paŝiris ĝis kvartalo de la supra parto de l’ urbo, kie troviĝis senhomaj stratetoj. Li demandis, ĉu li povas min manteni, kaj mi respondis, ke mi ja bonvolas. Mi ŝategis lian akĉenton. Ŝajne li konis ĉiujn vortojn en la franca, sed tamen fuŝe parolis. Kiam ni alproksimiĝis al lia hejmo, li iom post iom maltenis mian manon. Ni alvenis en domegon, mi ne plu memoras kiaetaĝen. Li venigis min rekte en lian litĉambron. Ni eksidis sur lian knabliton. La ĉambro plenplenis je urĉjoj kaj je afiŝoj de dancistoj, ĉar dancisto li estis. Ni kuŝiĝis surliten, sed antaŭe li gluis ĉeporde mesaĝeton por la avino, sciigante ke li estas laboranta kun iu, por esti tiel ne ĝenata. Mi tamen timis, ke elirante el la dormoĉambro, la avino vidus nin. Mi ne scias kial mi imagis, ke ĉar mi estas fremdulo, arabo, ne eblis taksi min lia samklasano, kaj konsekvence ŝi povis tuj kompreni, kion ni ĵus faris.
         Ni senvestiĝis, kaj tiam ridigis min, ke ĉar lia lito estis mallarĝa, li proponis, por esti konfortaj, ke ĉiu el ambaŭ estu sur la alia laŭvice. Tio ridigis min ĉar ja malkutimas tia propono, ne estis logika, estis eĉ maldeca. Mi ekkuŝis surdorse, kaj li sur min. Tiam mi konsciis, ke de longtempe mi ne kunkuŝis kun samaĝa knabo, juna, kaj tial ne sciis kion fari. Li estis pli dika ol mi, korpe pli belaspekta. Mi ne sciis, kaj estis tial konsternita, mi ne sciis kion fari per miaj brakoj, dum sufiĉis ke mi preme brakumu lin, ke mi metu ilin sur lian dorson, sur lian korpon. Neniam mi estis kun iu sur lito, en plena lumo, kun malfermitaj fenestroj, kaj tial ne konsciis, ke kutime, mia korpo igis min kompleksitan kun pliaĝuloj. Al  mi li diris nur ion, ke bela mi estas, ke li amas min. Mi komprenis fine, tiom li prie gurdadis, ke fakte, ĉar li parolis fuŝe la francan, « mi amas vin » por li signifis nur « vi plaĉas al mi ». Unuafoje en lia vivo li kunkuŝis kun knabo, kaj li ĵuris krome, ke ankaŭ lia unua arabo mi estis.
         Surlite, nudaj, eblis kredi ke li pli maljunis ol mi. Sed psikologie, ege ĝenis min, ke mi pli maljunis. Mi klarigis al li, ke mi venis tien, en Ŝafhaŭzon, ĉar mi enamĝis al iu multe pli maljuna ol ni. Kiam mi diris la aĝon, tiam li ridis, aldonante ke li trovis tion vomiginda. Mi ne sciis, kiamaniere reagi. Mi restis grandan parton de la posttagmezo kun li. Sekse, ni faris nenion, krom kunesti tute nudaj. Jes ja, ni interkisadis. Sed nenion mi sentis. Mi estis forironta, kiam li diris ion, kiu plezurigis min, ke li deziris interŝanĝi niajn ĉemizojn, ĉar al li plaĉis konservi memoraĵon de mi. Troviĝis ĉe muro fotaĵo de li, kiu plaĉis al mi. Li proponis, ke mi forprenu ĝin. Preninte ĝin, mi diris ke ankaŭ mi havas fotaĵon en mia paperujo, fotaĵon de mi. Mirigis min, ke tio tiom feliĉigis lin havi fotaĵon de mi, ege feliĉigis lin.         

Raŝido O, marokana verkisto.
           

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire