plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

19.4.15

Korteza amo, samseksemo en Mezepoka Eŭropo.




         La korteza amo, kiun la kavaliroj manifestis rilate al la damoj, estis nura ŝajno, ĉar fakte, la amrilatoj inter prodaj militistoj tute ne maloftis. Ankaŭ en la monaĥa medio kutimis samseksamo. Ja tute serene…
         Por la antikvuloj, samseksemo ne estis problemo. Fakte, ili pensis laŭ konceptoj ne seksaj, tio estas libereco, aktiveco, sociala kondiĉo. Tiel ke aktiva samseksemo aperis en grekaj tektoj same kiel en romiaj. Dum Frua Mezepoko, samseksemo estis nek kondamnita, nek bridita laŭ la violenta maniero prezentata de la malnovtempaj historiistoj. Dank’al la karolida renesenco, al la urba kreskado, al la disvolviĝo de la eklezia kulturo, ĝi eĉ eble konis evoluon inter la XIa kaj la XIIa jarcento, kiun ĝi retrovis nur niaepoke.
         Ja evidentas, ke la monaĥaj kaj kavaliraj medioj – militistoj vivis oftege for de la damaj dormoĉambroj, eĉ se ili havis kelkajn eksterhejmajn kompensojn – estis favoriga grundo por samseksemo. Sankta Benedikto, estiel aŭtoro de famaj monaĥaj reguloj, konsciis pri tiu danĝero. Li petis, ke ĉiuj monaĥoj dormu laŭeble en sama dormejo. Lampo prilumis tutnokte la ĉambron. La plej junaj ne havis apudajn litojn, sed dismetitaj inter la litoj de la maljunuloj.
         Kvankam Karolo la granda konfuziĝis, eksciante ke iuj monaĥoj pratiktikis sodomion, li publikigis neniun tekston kontraŭ samseksemon. Tamen, edikto konsilis al la pastroj kaj al la episkopoj, ke ili forigu tiun seksan agmanieron, sed sen rekomendi sankcion. […]
         Ĉirkaŭ la jaro 1051, Sankta Petro Damiano verkis La Libron de Gomoro, en kiu li priskribis detale ĉiujn diversajn samseksemajn rilatojn.
         Li akuzis kelkajn pastrojn pri samseksemo, aldonante ke ili konfesis unu la alian por ne esti malkovritaj, kaj tiel profiti pli indulgajn pentopunojn. La papo Leono la IXa tiam malkonsentis lian peton, koncerne ilian eksigon de la Eklezio. Samseksemo eĉ ne malhelpis promociojn. Ivo de Ŝartro (Yves de Chartres) rimarkigis al la papa legato, kaj poste al la papo mem, ke la Raulo, ĉefepiskopo de Turo, sukcese persvadis ke la reĝo de Francio, Filipo la Ia, nomumu iun Johanon estiel episkopo de Orleano. Nu, li estis la amanto de la ĉefepiskopo. « Li estas fiulo, kies malhonesta intimeco kun la ĉefepiskopo de Turo kaj kun lia mortinta frato, kaj ankaŭ kun multaj aliaj diboĉuloj estas publike misfamigita en ĉiuj urboj de Francio. Kelkaj el liaj malĉastaj kamaradoj kromnomis lin Flora (tiama fama amoristino), kaj ili verkis pri li kanzonojn, kantatajn tra Francio, sur placoj kaj stratoj, far junaj malvirtuloj, kiuj plagas, vi ja scias, la tutan landon », (francigita far pastro Jean Leclercq). La papo Urbano tamen ne malpermesis la elektadon de Johano, konsekrita estiel episkopo de Turo en marto 1098. En Anglio, la koncilio de Londono en 1102 insiste petis, ke de tiam, sodomio estu rigardata estiel konfesenda peko. Sankta Anselmo, ĉefepiskopo de Kanterberio, petis ke tiu decido ne estu publikigita, ĉar tiu peko havas ĝis nun karakteron tiel kutiman, ke nur malmultaj estas pri ĝi ĝenataj. Multaj, li aldiris, kulpas pri ĝi, ĉar ili ne konscias pri ĝia graveco. Okaze de la gregoria reformo, kiu devigis al pastroj senedzinecon, la samtempuloj notis, ke la samseksemaj pastroj ĝin respektigis multe pli fervore ol la aliaj. Satira teksto, raportanta pri samseksema reformanta episkopo, rimarkigis ke “la edzina servo lasis lin tute seninteresa”. La usona historiisto John Boswell parolis pri “la nekredebla kvanto da gejtemaj tekstoj verkitaj de la tiamaj klerikoj” Kvankam li notis, ke tiuj tekstoj iras de “malsubtila volupteco” al “sublima idealismo”, ŝajnas ke li rigardis ilin iomete tro kun la rigardo de nuntempulo tro impresebla pri amo estiel homa pasio, t. e. seksa.
         Tamen estas fakto, ke Aelredo, abato de la monaĥejo de Rielvaulx en Anglio, scipovis arde esprimi la amon inter samseksuloj en kristana kadro. Aelredo estis logita de viroj, kaj en sia junaĝo, li certe travivis seksajn spertojn, ĉar en letero al sia fratino, li parolis pri la tempo kiam ŝi konservis sian ĉastecon, dum li mem perdis sian. Kiam li fariĝis monaĥo, li konsente rezignis ĉiajn seksrilatojn. Tion li sukcesis malfacile, sed plu sentis allogon al du monaĥoj de sia ordeno. […]  
         Oni povas tamen sin demandi, ĉu tiu amo implicis seksajn rilatojn. Ŝajnas, laŭ la franca historiisto Yannick Carré, ke la mezepoka intervira amo estis originala formo de vera amo, kiun la nuna mondo ne plu konas. La amikaj ritoj, t. e. sin kisi, samlite kunkuŝi, ebligis eventualan liberan seksan esprimadon. […]

Elfrancigita de artikolo el « Historia thématique » n° 65, far Jean Verdon, universitata profesoro kaj fakisto pri mezepokaj pensmanieroj. 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire