plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

24.4.15

“La citrono”, far Mohammed Mrabet.



         Ekde la sesdekaj jaroj, Paul Bowles helpis verke la junajn aŭtorojn de Maroko, kiel ekzemple Mohammed Mrabet. Bowles kolektis kaj angligis ĉion, kion la analfabeta Mrabet rakontis.
         “La citrono” estas tumulta rakonto pri iu knabo, Abdeslamo, kiu vivis en la kolorriĉa urbo Tanĝero, kie kunvivis araboj, hispanoj, francoj, angloj, judoj, islamanoj, katolikoj…  
         Ĉar li fuĝis el la gepatra hejmo, la knabo estis gastigata ĉe tridekjara marokano, Beŝiro, kiu laboris ĉe la dokoj.
         La plejgravaĵo de tiu volupta kaj suspensoplena romano estas scii, ĉu la adoleskanto, granda konsumato de mariĥuano, estos bugrata far la brutala Beŝiro.
         Tiu inica romano, en kiu Oriento kaj Okcidento renkontiĝas, havas violentan finon.

        
         Beŝiro ne respondis ; li paŝis oblikve al la kontraŭa flanko de la ĉambro kaj eksidis sur kusenon. Tiam li fikse kaj longtempe rigardis Abdeslamon. Subite li diris :
- Nu, kiam vi noktumos kun mi ?
         Abdeslamo rigardis lin :
- Beŝiro, mi petas, se vi volas ke ni plu estu amikoj, ne tiel parolu.
         Beŝiro, mokeme :
- Ĉu la kompatinduleto jam emociiĝis ?
         La vizaĝo de Abdeslamo ekruĝiĝis :    
- Virino mi ne estas. Kial vi tiel ŝercaĉas ? […] Beŝiro ekstaris. Ankaŭ Abdeslamo.
- Iam, la tutan nokton vi kuŝos en mia lito kun mi. Tial prie vi alkutimiĝu. Se mi perfortos vin, vi tute ne ŝatos. Vi venu libervole. Tiel vi ŝatos.
- Neniam ! kriis Abdeslamo. Neniam vi trudos tion al mi.
         Iu frapis ĉe la pordon. Beŝiro malfermis. Estis unu el la viroj, kiuj laboris kun li en la haveno.  
- Saluton, Beŝiro ! Li eniris kaj eksidis. Kiu li estas, li demandis, fingre montrante Abdeslamon.
- Li estas amiko, respondis Beŝiro prezentante cigaredpaketon al la viro.
- Intima amiko, ĉu ?
- Ne ! kriis Abdeslamo, tio ne veras ! Ne tia estas !
         Eble ne ankoraŭ, diris Beŝiro. Sed fine fariĝos, tion mi povas aserti ! Vole nevole, vi kuŝos kun mi en tiu lito. Kaj kiam tie vi estos, vi memoros miajn parolojn.
         Li turnis sin al sia amiko.
- Ni iru.
         Beŝiro puŝis la viron surstraten, sekvis lin, kaj klakigis la pordon.
         La domo denove iĝis silenta.
         Abdeslamo eksidis sur la divanon kaj rigardis planken. Aiŝa deziris ion, kiam unuafoje ŝi kisis lin. Nun, li komprenis, ke Beŝiro tute ne ŝercis, ke ankaŭ li deziris ion. Li fermis la okulojn kaj rememoris la parolojn de Aiŝa al Zora : Beŝiro kutimas pri knaboj. Tio nenion signifis tiam. Sed nun, li pensis : li agas kun knaboj same kiel kun virinoj. Ja certe.

El « La Citrono », rakontoj kolektitaj kaj elarabigitaj far Paul Bowles, eldonejo Christian Bourgois, 1989.   

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire