plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.4.15

La plej grava krimo.




Fremdulo, via paŝado aspektas lace, kiel irmaniero de iu longtempe ĉaspelita, kiu kredas plu aŭdi la sibladon de sagoj trairantaj aeron, la mortkornadojn kaj la malamegajn kolerkriojn, aŭ la malakutan sonon de la ŝtonoj sur la polvoza grundo. Kaj tamen flagradas en viaj okuloj milda fiereco.
Sed en la eburo de via pensanta frunto, vi surportas, inkrustite, sangantan stigmaton.   
- Kian krimon vi faris ? Ĉu vi subpremis malfortulon ?
- …
- Ĉu vi forprenis la panon de via frato ?
- …
- Ĉu vi malpurigis vian buŝon per mensogoj ?
- …
- Ĉu vi semis kalumnion, malamon, malpacon ?
- …
- Ĉu vi makulis viaj manojn per sango ?
- Mi kulpis pri la plej grava krimo laŭ la homoj : mi ne estis same kiel la aliaj.

Axieros (Pierre Emile Marie Guyolot), el « Platoniquement » (Platonece), Eldonejo « Gai Kitsch Camp », 2006.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire