plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

2.5.15

Ĉirkaŭ la kalsoneto.




Tute ne rimarkinda ĝis la fino de la seskekaj jaroj, jen subite, je la zenito de la kreskado-epoko, la kalsoneto pionire foroferis la konforton al arto.
         Dekoksaj subtajlaj fasonoj, koloroj, sintezaj ŝtofoj, eniris la subvestajn butikojn, invadis la superbazarojn kaj la ĉirkaŭubojn, disvastiĝis en la kamparo, eltirante la subveston el sia moroza higiena ekzisto por ĝin promocii samtempe estiel akcesoraĵo kaj elegantilo, same kiel kravato kaj ĉemizo.
         En Francio, la unuaranga marko « Eminence », kies vendado duobliĝis inter 1969 kaj 1974, 57 % el la vendosumo (121 milionoj da francaj frankoj en 1973) venis de subtajlaj kalsonetoj, kaj 33 % de koloraj. La vendosumo de la marko « HOM », kiu specialiĝis pri striktaj fasonoj, samtempe altiĝis de 5 ĝis 58 milionoj da francaj frankoj, proponante al siaj adeptoj ĉiun el la ĉielarkajn kolorojn. Sama kreskado okazis ĉe la firmao « Jil », kun vendosumo de 73 milionoj en 1973, kaj la dua rango en la franca merkato.
         Tiel, por multnombraj tiamaj viroj, surhavi ruĝan aŭ bluan kalsoneton estis maniero valorigi sian korpon.
         « Mi ŝatas la subtajlajn kolorajn pugujojn, diris dudek-sep-jara subkadro, ĉar mi sportumas. Tial, kiam mi senvestiĝas, mi ne sentas ĝenon, kvazaŭ mi portus bankalsoneton. »
         Sed tio koncernis ne nur la virojn. Ankaŭ la virinoj fariĝis gravaj atutoj por la vira konforto, kaj dank’ al tiu virina kompliceco, la afekteco de ilia subvesto ne estis problemo. Ĉirkaŭ 1970, 70 % de tiujn porvirajn aĉetojn plenumis la virinoj. Tial la reklampagantoj vigle atentis tiun decidigan intervenon, kunigante sur la grandskalaj afiŝreklamoj, kiuj okulfrapis la alilandanojn alvenantajn en Francio post 1968, la plej aŭdacajn elmontraĵojn kune kun neriproĉindan virecon. « Jil » kaj « Mariner » emfazis la harabundecon, la dikajn lipharojn, la harozajn gambojn. Nepre ne estu ambiguecon, des pli depost la fiasko, en 1967, de « Selimaille », kiu montris, en ombro de avangarda kalsoneto, neprecizan konturon. Tiel ke la klientinoj, kolere deturniĝis de tiu ofenda varo. Tiam rekvietiĝintaj, ili sin forlasis al kortuŝaj rimarkoj :
         « Mi aĉetas subtajlajn kalsonetojn por mia edzo, ĉar ĉi-tiaj donas al li belegajn sidvangojn. »
         Jam kuraĝigitaj, la edzoj ekkonfidis sin :
         « Kvankam mi estas pudorema, diras tridek-kvin-jara kadro, en kolora pugujo mi povas pli facile trairi la hejmon (…), kaj eĉ mia edzino sin montras siavice pli senĝene leĝervestita. Tio ja plibonigis nian intimecon. »
         Iu alia senhezite kaj rekte klarigis. Subtajleco kaj koloro agis samkiel signaloj :
         « Kaco elstaranta en la pugujo eble pli allogas la virinojn, vidiĝas perokule, kaj ne perdiĝas en la pantalono. »
         Per tiu ŝtofpeco, la simbolo superis la plej fierajn morfologiojn, kaj enkondukis tutnovan fenomenologion de la ŝajnigo. « Jil », montrante viron en anakronisma pugujo, kiun mokas « modernaj » amikoj, enskribiĝis en la franca sinsekvaro de inicaj romanoj. Dank’ al ses dekduo da ĉemizoj, Julien Sorel (en « La Ruĝo kaj la Nigro » far Stendhal) konkeris sian parizan nobelecon en la puritana regnotempo de komercistoj. Kiuj ili estas nun, tiuj mokantoj kaj tiu eksmodulo ? Burĝoj, probable, sed ili povus esti laboristoj. La destino de la fantaziaj kalsonetoj substrekas, en la ekmalfortiĝo de la klasbatalo, la mutacion de la vira korpo, kiel ilo de sukceso kaj feliĉo.

Elfrancigita de artikolo de Jean-Paul Aron (La Modernuloj) 1986.   

 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire