plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

26.7.15

Ĉar mia konfidenculo Mikaelo asertas, ke intergeja amo ne ekzistas…




            Jen la titolo de la ĵus eldonita libro, kiun mia belorusdevena amiko Serge Kandrashov verkis en la franca lingvo sub la titolo « Mon confident Michel affirmant que l’amour entre les gays n’existe pas… ».
            Pri tiu libro mi jam verkis anoncon la 11an de junio. Se vi scipovas la francan, la libro haveblas ĉe la pariza librejo « Les mots à la bouche », kaj ankaŭ surrete ĉe : FNAC kaj ĉe : GayXpert.com Por la aliaj, dank’al la permeso de la aŭtoro, mi esperantigis du fragmentojn por via plezuro.  

         (…)
         De longtempe, kiam mi ankoraŭ estis en mia patrolando, mi jam havis malnovan kaj intiman revon, tio estas vivi kun negrodevena knabego. Ĉar en mia lando ili malmultnombras en la loĝantaro. Krome, ĉe slavoj ankoraŭ maloftas rasismo, tial tute male homoj emas koni alilandanojn.
         La 13an de decembro, min atendis peza labortago – de mateno ĝis vespero –,  kiu ja pravigis la numeron « 13 ». Tiun tagon, kiel kutime survoje al mia laboro, mi aŭskusltis la muzikon de mia nova idolo Kenny Lattimore. Kaj ankaŭ laŭkutime mi ensorbiĝis en miaj pensoj, el kiuj unu estis dediĉita al Karlo.
         Subite, ĉe metrohaltejo, en mian vagonon eniris junulo proksimume tridekjara, laŭŝajne arabdevena, kiu eksidis ne malproksime de mi, en la malantaŭa parto de la vagono, kie mi plejofte sidas sur izolita klapseĝo. Mia pensofluo tiam estis tuj perturbita, mia sereneco perdita. Ĉiuj miaj pensoj senprokraste lin celis, kaj post mallonga tempo mi eĉ kaŝe lin ekrigardis. Arde alloga nigrharulo li estis. Lia vizaĝo, kie mallonga barbo ornamis la vangojn, elspiris kaj virecon kaj belecon, malgraŭ la evidenta seniteligenteco de liaj trajtoj. Tra la ŝtofo de lia helblua ĝinzo subvideblis sveltajn gambojn. Laŭ mi, sen ajna dubo, geja li ne estis, sed ja aliseksema. Tamen, io en mi flustris, ke rilatoj kun samseksuloj al li tute ne malplaĉus. Inter gejoj oni nomas tiajn ulojn « naturuloj ». Mi fakte deziregis renkontiĝon kun tia « naturulo », kia li, promenante en la arbaro de Boulogne (a). Kaj kiam mi havis rilaton kun iu tia, dank’al li mi atingis la plej altgradan amorĝuon. Tial, nevole, mi mense prezentis al mi tiun nigrharulon estiel sekskunulon. Dank’al mia sesa senso, mi ja sentis, ke ankaŭ li havis min en sia kapo. Mi sciis laŭsperte, ke mi plaĉis al tiaj viroj. Mi ekrigardis lin fikse kaj insiste, ĝis kiam niaj rigardoj fine renkontiĝis. Mi komprenis, laŭ lia rigardo, ke almenaŭ minimume li sciis pri kio mi pensis, kaj ke koncerne lin, miajn pensojn li ricevis bonvoleme. Kaj ke maksimume ankaŭ li vidis min estiel eventualan sekspartneron, eble nur kiel provan, esceptan travivaĵon. En tiu rigardo-ludo, mi streĉiĝis, ekscitiĝis, tiel ke en tiu stato mi devis elvagoniĝi por trafi mian korespondtrajnon.
         Dum la sekvanta veturparto, cerbumante pri kio ĵus okazis, mi subite rememoris Karlon. Nu, Dio mia, mia amsento al li ŝajnis ne tiom arda, kiom ĝi estis antaŭe. (…)


         Iun julian tagon, mi iris al la Pordo Dauphine (b) ĉirkaŭ la oka vespere. La vetero estis suna, varma kaj seka. La roso jam disvastiĝis en la aero, dum la vespera malvarmeto anstataŭis la tagan varmon. Mi paŝis lante sur arbara vojo, kiam subite, de malproksime, venante de la arbaro laŭ la sama vojo, aperis afrikdevena junulo. Lin mi bone observis, kiam la distanco inter ni estis sufiĉe mallonga.
         Proksime samalta kiel mi – t.e. unu metron kaj sepdek ok – li havis mallongajn harojn kaj lindan vizaĝon. Li surhavis okulvitron, sed tio tute ne fuŝis lian aspekton. Lia teniĝo estis de intelektulo. Sed samtempe, ian seksan petolemon videblis sur lia vizaĝo. Li tuj plaĉis al mi. En nura tempero, mi jam imagis kiamaniere mi volas kisadi liajn molajn lipojn, lin brakumi kaj premi ĉe mia sino. Sen ajna honto, mi kaŭrus antaŭ li. Lian seksan organon mi deziris koni, samkiel navigisto deziras malkovri novan landon. Ĉiufoje mi ŝatas komenci tiel, la vira organo ege interesas min, tial mi estas geja. Nu, la cetero estos kia ni sukcesos elturniĝi. Eble li eĉ permesos ke…
         (…)
         Mi delektiĝis de lia organo dum pluraj minutoj : ĝin mi glutis, lekis. Same kiel en porna filmo taŭgis eĉ la ĉirkaŭaĵo : mi iom malproksimiĝis de mia partnero por rigardi lin de pli fore, vidi lin nuda de kapo ĝis piedoj, kun lia kaco levita. Tio multobligis mian ekcsiton. Kaj kiam mi turnis lin al mi kaj vidis liajn gluteojn, mi preskaŭ vertiĝis, ĉar tiuj estis perfektaj, ne tro etaj, ne tro dikaj, sed mezgrandaj, fakte proporcie idealaj. Ili havis tian rondecon, kvazaŭ ili estis la du duonojn de globo, kvazaŭ ilian sferecon kondiĉis decentra forto aganta meze de ĉiu hemisfero. Eblas imagi la ĝojon, kiun spertas perloĉasisto, kiam li trovas funde de la maro perlon senegale perfekta laŭ formo kaj perlamota pureco. Tiun saman ĝojon mi spertis, ekde kiam mi vidis lian pugon. Mia feliĉo kreskis, kiam mi konsciis ke Patrico pretis propravole ĝin donaci. Li tiam pozis laŭ adekvata sinteno, apogante sin permane ĉe la glata trunko de fago, kaj tiam liaj sidvangoj fariĝis antaŭ mi surpleta frandaĵo.
         (…)    


a- Arbaro apud Parizo, loko fama pro prostituado.

b- Metro-haltejo kaj kvartalo de Parizo, kies parkon frekventas gejoj pro seksvarbado.     
 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire