plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

6.7.15

Du korpoj ame unuigitaj.



Amiko mia, dolĉa amanto,
Via korpo herbe kaj flore odoras,
Via haŭto mildas kiel sensvekiĝo,
Arbarokore, fingropinte…

Ĉu vi sentas la kareson de mia mano, de miaj lipoj
Sur la lakteca varmeto de via brusto
Pentrata kaj skulptata de komplicaj sunradioj…

Longtempe ni amoris meze de tiu forlasita bosko,
Kie perdiĝis niaj anheloj, niaj ĝemadoj, niaj krioj kaj silentoj,
Dum ni mem perdiĝis unu en la alian,
Nur unu vivo, nur unu tremo por du korpoj ame unuigitaj…

Eraste de Saint-Amant, Knabaj poemoj, 2007.
Elfrancigita far Ĵeromo.

1 commentaire: