plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

11.8.15

Edith Piaf : Vi, mia amo.




Kial vi similas anĝelon ? Kial vi vekis mian karnon ? Kial mi tiom amas vin ? Kion vi faris al mi ? Kial miaj manoj nun serĉas vian korpon ? Kial mi ĉiam deziras esti sub vi, sur vi, via ? Kial nokte mi volas krii, nur ĉar mia haŭto bezonas vian ? Kial mi ne plu povas dormi ? Kial vi konigis al mi amon ? Kial vi regas min de via tuto ? Kial mi ne kapablas vivi sen vi ? Kial mi bezonas vian odoron, vian amplenan voĉon ? Kial mi emas min ĵeti nuda al via nuda korpo ? Kial mi deziras suferi pro vi ? Kial la angoro kaj la ĝojo de mia koro ? Kial vi estas mia mastro ? Kial mi povas feliĉi nur pro vi ? Kial tiu absimo antaŭ mi, ekde kiam vi ne ĉeestas ? Kial vi tiom amigis vin de mi ? Kial ?... Kial ?... Kial ?... Ĉu ĉar vi ekzistas, kaj ke sen vi mi mortus sen amo-sperto ? Ĉu ankaŭ ĉar vi estas miriga ? Nu, jes, sed kial vi amas min ?

Edith Piaf, fama franca kantistino (1915-1963).

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire