plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

13.8.15

Internacia tago de la maldekstramanuloj.




         Mi eksciis hodiaŭ, ke la 13a de aŭgusto estas la internacia tago de la maldekstramanuloj. Tia mi tute ne estas. Nu, tamen, ne eblas havi ĉiujn malperfektaĵojn !
         Tio memorigas al mi aferon, kiu okazis antaŭ longe al amiko. Same kiel liaj geavoj, ambaŭ liaj gepatroj (patro kaj patrino) estis tute normalaj, tio estas dekstramanuloj. Fakte, same kiel vi kaj mi… Kvankam li sukcesis kaŝi al ĉiuj, kaj precipe al liaj familianoj, iam li fine kolektis sian kuraĝon (per ambaŭ manoj) por anonci la veran veron : « Panjo, Paĉjo, mi devas konfesi al vi ion, mi…, mi estas maldekstramanulo !... » Kiel eblas kompreni tion ? Ĉu ne oni diras, ke katino ne naskas hundidojn ?
         La temo memorigas al mi ankoraŭ ion alian. Iu (sed kiu ?) diris iam : « Kelkfoje mi ŝatas melki min per mia maldekstra mano. Tiel, kvankam mia propra, ĝi ŝajnas al mi tute fremda ! »
         Provu, kaj… komentu…           

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire