plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.8.15

La junulo, kiu dancas sur la maro, romano de Paul Sath.




Kelkaj libroj estas samkiel boato, kiu forportas nin fide kaj facilmove en mondon de eleganta gracio. Tio ĝuste okazis, kiam mi legis tiun belegan franclingvan romanon pri juna maristo, linda kaj certe eksterordinara…
Jen esperantigita fragmento. Romano nepre leginda, se vi scipovas legi franclingve !

 Li demetis sian sakon en la dormoĉambro, sed ne malfermis ĝin, ĉar li senpacience deziris gapvagi sur la marborda promenejo. Li volis vidi la svarmon de la promenantoj, la malrapidan homamason. Tie estis snoboj kaj ankaŭ simplaj homoj, du mondoj kiuj sin tuŝetis sed ne miksiĝis. Li apartenis nek al la unua, nek al la alia. Li venis de sia propra, aparta de la kontinentoj. Li ne sentis sin sekura sur la grundo, kie li iris nur singarde. Li estis preskaŭ same mallerta, kiel la maraj testudoj, lamaj sur firma grundo, kaj tiom elegantaj en akvo. Mankis al li tangado kaj ruliĝado. Ĉar li kutime anticipis la balanciĝon de la ŝipo, staris sur la planko de subpiede fuĝantaj ferdekoj, tial li sentis malagrablan malekvilibron. Tiuj moviĝoj, perfidaj por la kontinenta loĝantaro, nu, estis por li multe pli fidindaj ol cementita pavimo. Li iris laŭ siaj singardemaj paŝoj, kaj observis la vizaĝojn kaj la korpojn de la apudaj pasantoj. Li trovis ĉiujn priatentindaj, probable pro sia junula sensperto. Lia linda vizaĝo estis iom ronda, spuro de lia iama dikeco, kiu donis al li simpatian mienon. Tiel ofte okazas, kiam estas tuj sube feliĉa personeco. Nu, feliĉa… Li ne estis tia, kia lia bona aspekto tion kredigis. La feliĉon li ankoraŭ ne trovis, kaj krome ĝin ne serĉis. De ĉiam, li posttrenis melankolion de orfo, kiun li pene provis malpliigi, kvankam li sciis, ke ĝi estas pli forta ol li. Tial li neniam allasis sin al soleco, en kiu ĝi trovus plaĉon. Feliĉe, lia militista komunuma vivo tion malhelpis. Tro peza kvieto, senmova pejzaĝo, falsa ideo pri neŝanĝebleco, tio estus por li kvazaŭ frekventi la morton. Krome, laŭ li tio estis sufiĉe banala opinio, ke tute nature oni malfidas ĉion laŭŝajne senmovan aŭ ĉiaman.
Li ĵetis rigardojn al la preterpasantoj, kaj tio ja rimarkiĝis. El la tuta paŝantaro, tuj videblis, ke li estas eksterlanda. Evidente, ŝipanojn en blanka kostumo tie oni ofte vidas, sed tiu ĉi apartiĝis ĝuste pro tiu rigardo. Fine, iu alvokis lin, plurfoje kaj ŝerce. Al li oni parolis pri Francio, pro la fakto, ke li estas ano de la franca maristaro. Ĉar tio videblis pro lia speciala uniformo, kiun ĉiuj konis, pro kutimo, ĉar la plej ofte videbla ĉi tie.
Li fine respondis al tiu, kiu provi kapti lian atenton, parolema junulo ŝajne samaĝa kiel li kaj probabla ĉefo de grupeto el anglaj knaboj kaj knabinoj. Li redonis la smajlon ĵus senditan. Ekde la komenco de lia kariero, li kutimiĝis al la senĝenaĵoj de civiluloj, li afable submetiĝis al la rito de la kvasto-bonŝancigilo kaj al la romantika opinio koncerne maristojn. Tio amuzis lin, kaj li rigardis tion kiel nurajn fabelaĵojn. Iel ajn, li fajfis pri la vero. Li kredis je nenio, nur kapablis senti. Por li, fakte, ekzistis nur la tujaj impresoj, la sentoj, la emocioj, ĉio, kio venis al li de ekstere. Kaj tiun tagon, li plezure lasis sin ĉarmi de tiu voĉo, kaj de la ceteraj malantaŭe. Tial li smajlis, atendante pri la venonta demandaro.
- Ho ! La franca maristo. Ĉu vi estas sola ?
- Jes.
- Kie estas viaj kamaradoj ?
- Ili restis en Portsmuto.
- Maltrafe. Pli mojosas ĉi tie !
La grupeto ariĝis ĉirkaŭ la maristo.   
- Vi sendube pravas…
- Ni iras plaĝen. Ĉu vi kunvenas ?
- Nu…
- Nu, ĉu jes ?
- Jes.  

Fragmento memelfrancigita. Le jeune homme qui danse sur la mer. Eldono "L’Harmattan" (2012).            

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire