plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.11.15

Dek respondoj pri la kaco.




         Jen finfine io, kion atendas scieme pli ol tri miliardoj el la planedanoj, eĉ se tion ili neniel kaj neniam aŭdacis demandi. Ĉar la viroj estas kaj similaj, kaj samtempe malsimilaj. Krome, la kaco estas objekto ne sufiĉe konata kaj studata… 
1-  La fingraj dimensioj ja indikas la penisajn : Almenaŭ laŭ la esploroj de iu Denis Duboule, sed tiuj-ĉi koncernis… musojn.
2-  Kaco bezonas trejniĝojn por bonfarti : Dumnokte, la vira kaco erektiĝas, kaj ne nur ĉar ties posedanto sonĝas pri vi, kara leganto, sur nudista plaĝo… Tio estiĝas en la malprofunda fazo de la dormado, kaj tiuj nevolaj kaj nekonsciaj erektiĝoj okazas proksimume post ĉiuj 85 minutoj, kaj daŭras averaĝe dum 25 minutoj, tio estas entute dum-unu-hora nokta baŭmado ! Ĉu sen kialo ? Ne, ĉar tio ja utilas, sed por « trejni » la kacajn cirkvitojn.
3-  La cirkumciditaj estas la plej ŝatataj : Laŭ esploro en Usono, 89% tion deklaras. Sed 89% el la usonaj… virinoj ! Ĉu prie oni ne pridemandis  virojn ? Fakte, mi tute ne konsentas ! Kio pli belas ol kackapeto kiu ekŝoviĝas el sia ingo ?
4-  Preskaŭ neniam ĝi estas rekta : Laŭ esploro de 2005, nur 10% el la kacoj estas perfekte rektaj. La ceteraj kurbiĝas, ĉu dekomence, ĉu… survoje. Ĉu por ŝoti en la angulojn ?
5-  Eblas ĝin rompi : Kvankam ĝi ne entenas oston, jes, eblas rompi kacon, almenaŭ ties kavernajn korpusojn. Nu … traktu ĝin (ilin ?) atenteme, eĉ se ĝi ne estas la via !
6-  Ĝia frenulo estas sensebla : Ĝi estas fakte la plej sensebla parto de la peniso, kiun lertaj midzantoj ja konas. Atentu tamen, ke ankaŭ ĝi povas rompiĝi kaj multe sangi, sed feliĉe, plej ofte senkonsekvence. Por riĉigi vian vortprovizon, vi sciu ke la frenulo estas membrano, kiu ligas la malantaŭan parton de la glano al la prepucio.
7-  Nia korpo ne rigardas ĝin vivnecesa : Kaze de danĝero, la vira korpo estas programita por forlasi sian penison sur la batalkampo. Mi klarigu : kio okazas, se vi submetas vian penison al malvarmego, aŭ eĉ al nura banado en norda Atlantiko ? Ĝi ŝrumpas en la kalsono pro vazokonstrikta fenomeno, t.e. la malpliigo de la vaskula kalibro dank’al la kontrahiĝo de la muskolaj ĉeloj. Jen natura defenda sistemo : la korpo protektas siajn vivesencajn organojn (cerbo kaj koro), konservante tie sangon kaj varmon, malfavore al la periferiaj organoj. Dum ĉe virinoj (ja pli bonŝancaj !), tiu fenomeno koncernas nur la piedojn, manojn kaj orelojn, sed ne la sekson.
8-  Ĝi ne kapablas urini dum erektiĝo : Male la inan sekson ! Ĉar la vira funkcias laŭ « ĉio-en-unu » sistemo, en kiu urino kaj spermo uzas, sed ne samtempe, komunan irvojon. Tamen ne eblas, ke viro uzu erare la kanalon dumagade. Ĉar kiam lia kaco malmoliĝas, la kolo de lia veziko aŭtomate fermiĝas. Tamen, pisi dum erektiĝo eblas por kelkaj viroj, sed nur kaze de nepraj kondiĉoj : plenplena veziko (almenaŭ du litroj da biero) kaj intensa koncentriĝo. Ne provu !
9-  Ĝi estas sentiva al eksceso : La greka dio Priapo, filo de Afrodita kaj Dionizo, kiu havis denaske grandegan faluson, transdonis sian nomon al la priapismo, t.e. konstanta kaj daŭra erektiĝo, eĉ sen seksa stimulado. Tiun malsanon kelkfoje kaŭzas anomalio de la sanga cirkulado, sed nuntempe pli ofte, troa dozo de bluaj piloloj. Post kvar horoj, erektiĝo fariĝas dolora kaj povas kaŭzi porĉiamajn difektiĝojn. Do, en tia kazo, tuj urĝejen ! Kure se eblas…
10-        La maldekstra testiko pendas pli malalte : Almenaŭ en du kazoj el tri. Por 66% el la viroj, la maldekstra testiko pendas pli malalte ol la dektra, dum por 22%, estas tute male. Krome, por 12%, ambaŭ testikoj estas en ekvilibro. Kial ? Jen bone demando ! Sed, kiel dirus Pirono, lasu min paroli plu, sed alifoje…
Tiu teksto estas libera elfrancigo mia de artikolo el la retejo « Grazia ».

Do, vi konas nun (preskaŭ) ĉion pri Joĉjo.
Nu, kiun vi danku ?...  

1 commentaire:

  1. prendre son pied, trouver chaussure à son pied, mais je ne savais pas que cela s'appliquait à cette partie de l'anatomie (d'ailleurs une moyenne est nécessaire ou la chaussure ne s'applique qu'au pic....?)

    RépondreSupprimer