plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

25.11.15

Filmo : Nur ama afero.




« Nur ama afero » estas filmo enscenigita far Christian Faure en 2000 por la belga kaj franca televidoj.

Laŭrenco (Cyrille Thouvenin) ne aŭdacas diri al siaj gepatroj ke li estas geja, ĉar lia tuta familio forpuŝis antaŭ nelonge lian kuzon pro lia gejeco, kaj tiu ĉi mortis, ne revidante siajn gepatrojn. Tial Laŭrenco loĝas kun amikino, Karola, kiun li ŝajnigis sian koramikinon, por ne veki suspekton de siaj parencoj. Sed iam, okaze de staĝo pro siaj studoj, li renkontas Cedrikon (Stéphan Guérin-Tillié), sian staĝestron. Ambaŭ junuloj baldaŭ enamiĝas reciproke…
Belega filmo, ĝuste ludata. Kaj tiom vera, bedaŭrinde...

1 commentaire:

  1. magnifique , un peu d'amour en laboratoire, cela ne peut pas donner de mauvaises graines!

    RépondreSupprimer