plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

28.11.15

« Gejedziĝo » en la revuo Kontakto.




         La ĉeftemo de la lasta numero de la bonega revuo Kontakto estis « Geedziĝo », vorto kiu nuntempe fariĝis iom malkongrua. Pli bone ni parolu tutsimple pri edziĝo, eĉ se la plejparto estas (kaj verŝajne plu estos) gea.
         En tiu numero, unu el la artikoloj, verkita de Rowland Bonkorpa de la blogo Egalecen, temis pri « gejedziĝo ». Bonega kaj pripensiga artikolo, el kiu mi proponas al vi parteton, esperante ke ĝi donod al vi la deziron legi pli.   
« Tio ja rilatas al samseksa geedziĝo, ĉar samseksa geeziĝo kaŭzas, ke ĉiuj ĉi tiuj aliaj problemoj estu ignorataj. Ĉefaj GLAT-organizaĵoj pli kaj pli fokusiĝas pri geedziĝo kaj nenio alia. Tio donas la impreson, ke geedziĝo estas la sankta kaliko, la fina venko de GLAT-aktivismo. Kaj certe post la laŭleĝigo en Usono multaj homoj deklaras, ke « la batalo estas finita ». Tamen, se vi ne havas la rimedojn por vivi sekure en propra domo, se vi devas turniĝi al sekslaboro por vivteni vin (kiel devas multaj transgenraj virinoj), se vi ĉiutage spertas parolajn kaj fizikajn atakojn, kiel geedziĝo utilas al vi? Pluse, la fokuso pri ĝi sugestas, ke GLAT-eco temas pri esti en amrilato. Sed GLAT inkluzivas neseksemulojn kaj neromantikemulojn, kaj cetere ne ĉiu gejo aŭ lesbo ĉiuokaze eniros amrilaton, aŭ amrilatumas tradicimaniere. »
Tute prave ! La nova ebleco leĝe edziĝi inter samseksuloj en kelkaj landoj tute ne estas atingita fina venko. Multnombraj aliaj problemoj gravegaj plu trafas la GLAT-anojn, ĉie en la mondo. Ilin ni ne forgesu.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire