plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.11.15

Kalsono aŭ kalsoneto ?




La viraj subvestoj, jen subjekto traktinda, des pli de kiam la moda industrio invadis la tirkestojn de tiuj, kiuj de longtempe ne vidis pli malproksime ol… siaj poŝ- aŭ fend-kalsonetoj (kanguru-kalsonetoj laŭ la pli bildpova franca vorto). Sed nun, pro la diverseco de elektebloj, oni eĉ ne plu scias en kiun pugujon oni enŝovu nian ilaron. Tial mi proponas al vi viziteton :


Laŭ vikipedio, la kalsonon ni ŝuldas al Jacob Golomb, kiu en 1925 kreis tiun porviran subveston de la boksista ŝorto, en kiu li anstataŭigis la ledan zonon per kaŭĉuka. La malnovaj nigreblankaj usonaj filmoj kaj kelkaj tiamaj reklamoj okaze jam montris ĝin. Blanka, tute ne seksalloga, ĝi malaperis post la dua mondmilito. Ĝi reaperis en la okdekaj jaroj, buntaj, petolaj, laŭmodaj. Ĝin famigis la ĝinza marko Levi’s, dank’ al la reklamfilmeto en kiu rolis Nick Kamen (vidu suben). 


 La kalsoneto, alia praŭlo de la viraj subvestoj, almenaŭ en niaj modernaj tempoj, preskaŭ malaperis en kelkaj mondo-partoj, escepte en la ŝranko de niaj avoj. Ĝi tamen havas la avantaĝon taŭge subteni antaŭe, plene montri malantaŭe, kaj tio estas ja seksalloga… Ĝi denove emas reveni nun sur la pugon de kelkaj knaboj, bele mallozaj kaj kolorriĉaj.  



Nuntempe, laŭ la nova modo, ne nur ni surportu la tielnomatajn sportkalsonojn aŭ boksistajn kalsonojn, sed ni nepre montru ties supran parton kaj kaŭĉukan zonon, ĉe kiu vidiĝas fiere la marko. Miksiĝo inter kalsoneto kaj kalsono, tiu bokskalsono disfamiĝis en 1992 Novjorko (vidu suben).


Do, la problemo estas nun nura stila afero. Tial, eblas demandi tute trafe al iu : « ĉu kalsoneton aŭ kalsonon vi preferas ? » Kaj la respondo ŝajne senvualigu multe pri lia personeco. 


Krome, eble li preferas surporti ŝnurkalsoneton ? 


Kaj kial ne, eĉ nenion… 


Nu, finfine mi jam diris, kvankam gravas la pakaĵo donaca, tamen pli gravas la enhavo, ĉu ne ?   




1 commentaire:

  1. ADDICTED le mot clé , mais au charme de la ceinture de slip ou du shorty, voire meme du string qui laisse supposer l'existence d'un monde secret qu'il ne faut dévoiler qu'en toute intimité...

    RépondreSupprimer