plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

26.11.15

Mistera vizitanto.




Vi estas la vizitanto de miaj noktoj, de miaj sonĝoj,
Kiu senbrue malfermas la pordon de mia animo,
Kiu tranpasas la sojlon de miaj deziroj,
Ŝovante la varmon de via gracia juneco
Inter la tukojn de mia soleca lito.
Vian spirblovon mi sentas, kaj la dolĉecon de viaj membroj,
Dum vin brakumante mi ekspertas nekonatajn voluptojn,
Kore de l’ nokto, funde de l’ dormo…

Plu restu iome, mi petas, vi ne tuj foriru,
Ni kune amoru ĝis la unuaj sunradioj,
Nova tago venos, tiam mi atendos ke vi malfermos la pordon de miaj noktoj…

Eraste de Saint-Amant, el « Knabaj poemoj » (2002).
Elfrancigita far Ĵeromo.  

1 commentaire: