plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

18.12.15

Kiam lingvo mortas, tiam parto de la homaro disfalas.




Fine forpasis la lingvo Bo, unu el la lingvoj de Hindio, kune kun ĝia lasta parolantino, Boa Sr.
En la ĉi-suba filmeto*, tiu maljunulino, estiel lasta parolanto, kantas en sia boa lingvo.


Nu, kiel mortas lingvo ? Kiel oni estigas tian katastrofon ?
Jen la kvar fazoj en la morto de ajna lingvo :
- la dulingvismo :
Esence, kompreneble, dulingvismo tute ne estas problemo. Ĝi troviĝas en danĝero nur kiam iu lingvo kaj la alia ne havas la saman statuson, la samajn rajtojn, la samajn rimedojn. Tiukaze, ĝi estigas ekruiniĝon.
- la malkutimo uzi la lingvon : 
         Iom post iom, la lokoj, kie ne plu estas uzata la lingvo, multobliĝas. Unue la lernejoj, poste la publikaj lokoj, kaj fine la duonpublikaj (festoj, trinkejoj…). Ankaŭ la amasinformiloj malkutimigas la parolantojn de ilia propra lingvo.
- La ĉesigo le la familia rekta transdonado :
         Iam okazas, ke la parolantoj elektas la uzon de alia lingvo por paroli kun siaj idoj. Jen la punkto de nerevenebleco : la lingvo tiel ekskutimiĝas. La sekvanta generacio iĝos dulingva, sed uzos nur la alian lingvon. La generacio postsekvanta ankoraŭ scios iomete de la lingvo, sed ne scipovos ĝin uzi. La sekvanta iĝos unulingva en la alia lingvo, tiel entombigante la unuan lingvon.
- La interfero :
         Samtempe okazas la kvara ruiniĝo : t.e. la struktura kaj leksika perdo de la lingvo. Ĉar ĝi ne plu taŭgas, fare de siaj parolantoj, al la ŝanĝiĝoj de la vivo, la lingvo fariĝas efektive eksteruza, kaj tiu konstato pliigas la netransdonadon de la lingvo de generacio al la sekvanta. 
De Hindio al Bretonio :
         La kvar priskribitajn fazojn ni jam transpasis delonge koncerne niajn (bretonajn) lingvojn. Eblas rigardi nian Marc’harid Fulup** kvazaŭ nia S-ino Bo.
(…)
         Niaj lingvoj mortis, sed la bretonoj, pro ties fama naiveco, prie ne konscias : la tondita floro tro belas, por esti mortinta.
(…)
* : Strangas nia mondo ! Oni uzas la anglan por denunci la malaperon de lingvoj !!!
** : Fama fabeldiristino kaj almozpetantino de Bretonio (1837-1909).

Artikolo elfrancigita far Ĵeromo el la retejo http://7seizh.info/ 

1 commentaire:

  1. en tout cas sa langue est chargée et ce n'est pas bon signe!

    RépondreSupprimer