plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.12.15

La ora mezo.

Pentraĵo de Andrew Potter.



Mi hatas la kisojn perforte truditajn,
la protestojn, kiujn oni krias aŭ mallaŭte diras,
la evitojn, la diskutojn,
la manojn, kiuj forpuŝas la bruston,
tion mi ne ŝatas, la dio atestu !
Sed ke ĵus falinte en la brakojn miajn knabo sin allasas,
kaj al miaj kisoj aprobe sin donas,
inter ambaŭ trooj kuŝas ora mezo.
Al mi fine plaĉas sinmontro, sinkaŝo,
pro la pento-timo,
kaj plezurigas min tiu lerta ludo
inter malcedemo kaj tamena cedo.

Verko de Stratono de Sardeso, greka poeto de la IIa jc p.K., fama pro sia knabamemo.
Esperantigita far Ĵeromo el franca traduko (Arcadie, decembro 1958).

1 commentaire: