plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.12.15

La vira precipeco ĉe la (antikvaj) Grekoj.




Jen elfrancigo de artikolo de septembro 1956, el la revuo « Arcadie » n° 33, verkita far Jean de Nice.
Por la Grekoj, la vira korpo superis ĉion. Maeterlick skribis : « la Greko trovis la instinkto de beleco en la formo de sia propra korpo. De la beleco de tiu nuda kaj perfekta korpo devenas la arkitekturo de liaj palacoj kaj temploj, ankaŭ la stilo de liaj domoj, la formo, la proporcio kaj la ornamoj de ĉiuj kutimuzaj objektoj de lia vivo. Tiu popolo, ĉe kiu nudeco kaj ties naturaj konsekvencoj – t.e. la perfekta harmonio de la muskoloj kaj membroj – estis kvazaŭ religia kaj civitana devo, tiu popolo sciigis al ni, ke la beleco de la homa korpo estas same diversa en sia perfekto, same profunda, same multnombra, same spirita, same mistera ol la beleco de la astroj kaj de la maro. Ĉiu alia idealo, ĉiu alia etalono nepre devojigis kaj devojigos la strebojn kaj la provoj de la homo. Ĉiuj aliaj belecoj estas eblaj, efektivaj, profundaj, diversaj, kompletaj, sed ne deiras de nia centra loko. Ili estas sennabaj radoj. En ĉiuj artoj, la popoloj de inteligentaj rasoj malproksimiĝis aŭ pliproksimiĝis de la nedubebla beleco, laŭ tio ke ili malproksimiĝis aŭ pliproksimiĝis de la kutimo vivi nude. »
         La Dorianoj, laŭ Tucidido, praktikis unue nudismon. Tamen, ekde la praa epoko, la skulptistoj, agnoskante la superecon de la vira korpo rilate al la virina, montris la knabojn nudaj kaj la knabinojn vestistaj. Dum la Olimpikoj, la atletoj aperis tute nudaj. Ne nur por moviĝa senĝeno, sed ankaŭ pro estetikaj kialoj. La spektantaro tiel plene taksis la perfektecon de la prezentitaj korpoj, ĉar nek ĉemizo, nek kuloto kaŝis la formojn. Eblis pli facile sekvi la muskolan ludon. Aldoniĝis al la logo de la konkurso la spektaklo de la beleco. Tiun ĉi servis vera kulturo. Por fariĝi same kiel la dioj, tiuj belaj viroj (Apolono, Heraklo, Hermeso), la Greko skulptis sian korpon, same kiel la kredantoj skulptas sian animon por fariĝi same kiel la sanktuloj.
         Dank’ al la klimato de Grekujo, kiun ili invadis, la Dorianoj povis vivi nude... Tiuj nordanoj ne povus rezigni vestojn en sia devena lando. Sed tion ili povis en la konkerita lando. La blondaj kaj bluokulaj Spartanoj de la tempo de Periklo, fortikaj kaj belstaturaj, havis tion, kion la nunaj korpkulturistoj nomas « bela startpunkto », tio estas perfekta korpo. Antaŭ ol beligi sian aspekton dank’ al fizika trejnado, ili jam estis bonproporciaj. Ni ne forgesu, ke la Doriforo (far Polikleto) estis la modelo de la vira beleco. 

          Tiel, la nuda vira korpo fariĝis la precipa temo de inspiriĝo por la skulptistoj kaj por la surpotaj pentristoj. Ne necesas memorigi tie la ĉefverkojn, kiuj neniam estis superitaj dum la jarcentoj : ili estas tutmonde famaj. Sed ni atentigu, ke kiam la Grekoj volis bildigi famulon, lin ili statuigis laŭ heroa sinteno, tio estas kun belega korpo kaj plena nudeco.   
         « De la beleco de tiu nuda kaj perfekta korpo devenas la arkitekturo de liaj palacoj kaj temploj. » 
         Jean-Germain Tricot (en Les harmonies de la Grèce) komparas la Partenonon kun atleto : « En ĝi troviĝas bela fortika viro, kiu sin apogas sur siaj muskolozaj kruroj. Same kiel la Agiaso de Lisipo, li premas per sia tuta pezo sur la grundon. »
         La pentritaj vazoj montras al ni la belecon de la efeboj, kiuj utilis kiel modelo, interalie al Eŭfronioso, Eŭtimido, Duriso. Sur tiuj vazoj ni subkomprenas la admiron de la artistoj aŭ de la donantoj por la belaj knaboj. Ĉiuj gravuritaj nomoj estas antaŭitaj de la kvalifigaĵo kalos (bela). Sed troviĝas neniu knabina nomo.
         Ni krome konstatu, ke la antikva Grekujo scipovis trovi belecon en la vesta simpleco.
         Ili kovru kiel eble plej malpli tiun korpon nudan kaj perfektan. La Greko volvis sin en nura rektangulo el linaĵo aŭ lanaĵo, ĉu mallonga (tuniko), ĉu longa (mantelo).

          La ĥitono estis logika : ĝi kovris nur la korpopartojn, kiujn oni ŝirmu kontraŭ temperaturaj ŝanĝiĝoj : bruston kaj dorson. Kapo, brakoj kaj kruroj plu estis nudaj. Neniam en la kapon de Greko venus la ideo kaŝi siajn krurojn pere de mokinda pantalono. Tiun maskoveston li lasis al komikistoj. Eblas imagi la rideksplodojn, kiujn estigis tiaj spektakloj. 
         Kiam, pro maljuniĝo, la korpo de la Greko malperfektiĝis, ĝin li vualis per la longa tuniko de la maljunuloj. Tiel estis elpensita la « drapiro ». La himatio estis nur greka. La imitantaj Romianoj ne sciis konservi la estetikon de tiu vesto kaj enfalis en la eksceson de la togo kaj ties tro komplikaj faldoj.
         Kio pli taŭge kaj bele vestas la viran korpon ol la klamido de la efeboj kaj de la kavalerianoj, fiksita sur la dekstra ŝultro per fibolo, kaj falanta antaŭe ĝis la mezo de la femuroj ? Ni konstatu hodiaŭ, ke la maniero sin vesti de la Grekoj estis neniel plibonigita de la diversaj « modoj » laŭlonge de la jarcentoj, pro la sola kialo, ke nur la drapiro harmonie akordiĝas kun la korpaj kurboj, tiu beleca bazo, same kiel la antikva arkitekturo perfekte akordiĝas kun la naturaj pejzaĝoj de Grekujo.
         Koncerne la aliajn vestopartojn, ni kunkonsentu Mikelanĝelon, kiam li diris : «  Neniu kontestos, ke homa piedo pli belas ol ĝia ŝuo », kaj ni agnosku ke la spartaj sandaloj estis pli logikaj kaj belaj por normala piedo, ol niaj modernaj ŝuoj.
         Kaj pri la ekzomiso, t.e. la tuniko de la laboristoj, ĉar ĝi kovris nur la duonon de la brusto, ni konstatu ke ĝi estigis estetikan, neatenditan kaj daŭre ŝatatan efekton. 
         Kaŝi siajn krurojn ŝajnus tiam nelogike, eĉ al greka militisto. Kial li tion farus ? Pri ili li fieris. Li devis nur protekti la korpo-partojn, kie la vundoj povus esti mortigaj : t.e. kapo kaj brusto.
         Ĉar eĉ ne momenton li pensis plene enŝovi sin en kompletan kirason, samkiel faris poste la mezepokaj kavaliroj. Li lasis nudaj krurojn kaj brakojn, kaj la tuto estigis la plej belan soldaton el ĉiuj tempoj : la hopliton. 

          Samkiel la grekaj potaĵoj, la soldata kostumo havis logikan kaj racian formon. Gi streĉe alĝustiĝis al la korpopartoj, kiun ĝi kaŝis. La kaska vertoĉapo ingis la kranion. Ĝin superis ponevosta kresto, kiu kun la nazaj kaj vangaj protektiloj donis al la hoplito sian imponan aspekton. La kiraso, (en la tempo de Periklo) el nuraj transversaj bendoj el metalo kaj ŝultro-protektilo, finiĝis ĉe la talio. Ĝin plidaŭrigis sube per la mallongaj pendaĵoj el ledo kaj metalo, kiu kovris la ondumantan kaj plisitan baskon de la ĉemizo. La Greko trovis estetika la efekton de tiu aranĝo, kondiĉe ke la rando de tiu ĉemizo kaj la pendaĵoj ne transpasu la femuran supron. Tiun subtilaĵon ne rimarkis la Romianoj. Iliaj statuoj de militemaj imperiestroj montras grekajn ledpendaĵojn, sed tiuj-ĉi falas ĝis la genuoj, igante ilin same ridindajn, kiel la nuntempajn tro longajn ŝortojn de la Angloj. Niaj modernaj sportistoj reprenis la grekan modon, surportante ege mallongajn ŝortojn (kuristoj, tendumistoj, skoltoj)*. Tio ne nur pro praktikeco, sed ankaŭ pro retrovita estetiko-gusto. Ni komparu la fotojn de piedkuristoj en 1900 kun tiuj de nuntempa basketisto…
         Ni certe povas konsenti kun Maeterlinck : la Grekoj ja komprenis la belecon de la vira korpo. Kiam temis pri statuigo, Mirono, Polikleto, Lisipo, Praksitelo, Fidio, ĉiuj pli-malpli samseksamaj, tion faris en simplaj sintenoj, naturaj, uzante nek la komplikajn kaj tro afektajn pozojn de la skulptistoj de la itala Renesanco, nek la efektojn de hipertrofiita muskolaro de la modernaj usonaj atletoj. La Doriforo, la Diadumeno, la Hermeso de Olimpio ne tordiĝas kaj ne ŝveligas sin. Ili restis en la ĝusta mezo, la Delfa « nenia troigo ».  

          La Grekoj kompenis la belecon de la vira korpo, ĉar neniel ili estis ĝenataj de tiu hipokrita sento nomita pudoron. Tiu kontraŭnatura antaŭjuĝo (kiu ne ekzistas ĉe la infanoj ĝis kiam oni ĝin instruas) estigis ian komplekson ĉe la artistoj, kiuj de jarcentoj streĉis sian cerbon por kaŝi sur siaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj la virajn organojn. Ŝtofopeco kaj floro ekaperis. La plej bonega eltrovo ja estis la vitfolio, klimakso de l’ malbeligo.
         Ni priploru la « progreson », kiu sur la kampo de l’arto detruis la belecon, kaj ni agnosku ĝis kiom, en tiu sama fako, la Perikla tempo nin superas.           

* Bedaŭrinde, tiu nova modo de la 50aj jaroj tute ne daŭris. Ve ! La malbelaj nuntempaj lozaj ŝortoj de futbalistoj kaj basketistoj ĝisiras la genuojn.

1 commentaire:

  1. belles musculatures, mais des réductions sous la ceinture...ah ces artistes!

    RépondreSupprimer