plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

14.12.15

Nino, ĉe ĉambra taglumo.



Mi malforte frapetis.
Nenio.
Ege atenteme, mi turnis la latunan tenilon, kiu iomete knaris, kaj eniris en la dormoĉambron, kvazaŭ en sanktejon. Lin mi vidis tiam, surlite sterniĝantan, tute nudan. – En kiu kreka sekretejo li havas sian kutimon ?
Lia korpo estis bruna, de unutona bronzo ; ne tiu kupra sunbruniĝo de naĝintruistoj, tute ne, sed la bela koloro de la mielkuko, iu plena harmonio ; liajn gluteojn mi rimarkis, rondajn, senharajn, kiujn ia tremeto igis iom granecajn.  
Sursojle stuporigita, lin mi rigardadis, plej lontempe kiel eble, antaŭ ol eligi du aŭ tri ektusojn kaj fine aŭdaci :
- Nino, jen mi Paŭlo ! Vi petis, ke mi venu je la naŭa, ĉu vi memoras ?
Grumbleto, kaj :
- Mi scias. Mi jam vekiĝis, kion vi kredis ?
Kaj Nino turnis sin rapidmove, ridegante. Sen ereto da pudoro, li fiere elmontris sian matinan viglecon, atestante tiel, ke li min travidis, komprenis, aprobis, ke lin mi eĉ ne bezonis logi. Hieraŭ vespere, ni kune elvokis amojn alispecajn ; tiam li diris tiun banalaĵon : « ĉiu prenas sian plezuron laŭvole », kaj mi aŭdis, « ne estas malbono en sinplezurigo » ; tiel mi eksciis, ke li estas mia estonteco. 
Kaj ĉe la taglumo de tiu unua somera mateno, li fiere donacis al mi sian trumfan nudecon de knabego.
Mi alpaŝis la liton, impulso neretenebla. Li surlipigis fingron, kapsignis al la salono, kie lia patrino mastrumadis.
- Mi trinkas kafon, kaj ek ! Ni iros viahejmen unue, si vi volas. Vi ja havas duŝejon !?

Teksto (Nino, intérieur-jour) de Silvano Mangana de la franclingva blogo : Gay Cultes.
Esperantigita far Ĵeromo kun la afabla permeso de la aŭtoro.

1 commentaire:

  1. on dirait les courbes d'une Ferrari! (je suis fan j'y peux rien de Pinin Farina et de Bertone)

    RépondreSupprimer