plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.12.15

Tunizio : samseksemuloj en danĝero : « La Ŝtato kunlaboras kun la islamistoj »




De kelkaj tagoj, Hedhi Sahly trankviliĝas. Tiu juna tuniziano, vicprezidento de la GLATA asocio "Ŝams", estas nun rifuĝinta en Parizo, kie li petas politikan azilon. Lia vivo en Tunizo fariĝis tro danĝera, pro mortominacoj, kaj ĉiutagaj humiligoj. Samseksemo fakte estas plu punata per tri jaroj da malliberejo. Hedhi Sahly decidiĝis : li deziras restadi en Francio, kaj kaptas la okazon por atentigi la francajn politikulojn.
« Antaŭ du tagoj, en mia ĝardeno, mi trovis mian propran t-ĉemizon sangomakulita. Iam, mi trovis mian veturilon draŝita. La pneŭoj estis krevigitaj per tranĉilo kaj estis surskribita : « Venontfoje, la tranĉilo estos en via kapo »».
Legu la tutan artikolon ĉe la blogo : neniam milito inter ni.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire