plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

7.12.15

Unujara flagaro.




Antaŭ unu jaro, la 6an de decembro 2014, mi aldonis ilon al mia blogo por enkalkuli la vizitantojn laŭflage. Jen la rezulto ĉi-supre.
         Tiu ĉi montras, ke la triono de la vizitantoj venas de Francio. Kial ? Ŝajne pro la ligiloj kun francaj blogoj, ĉar mi tute ne emas kredi, ke Francio entenas nek pli da esperanto-parolantoj, nek pli da gejoj, ĉu ?
         Ĝi krome montras, ke la blogo daŭre interesas (t.e. proksimume po 10 000 paĝoj legitaj monate), kaj ke la vizitantoj estas vere diversaj laŭ landoj.
         Kvankam mi plu bedaŭras, ke nur ege malmulte el la esperanto-parolantoj komentas la artikolojn, tamen mi dankegas vi ĉiujn pere de plia ĉapelita undido. Ho, pardonon ! pere de plia ĉapelita hundido. Senkulpigu min, vi ja scias, ke franco mi estas :-) 


1 commentaire:

  1. un grand coup de chapeau, pour un blog qui met ses statistiques à nu!

    RépondreSupprimer