plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

15.1.16

Karol Szymanowski, geja geniulo.

 Karol Szymanowski Maciej.




         Karol Szymanowski Maciej (1882–1936) estas unu el la plej gravaj komponistoj de la dudekjarcenta muziko. Li estas priatentinda ne nur pro sia muziko, sed ankaŭ ĉar li estis konata estis samseksemulo. Lia artista evoluado estis klare ligita al lia seksorientiĝo. 
         Pri sia samseksemo li ekkonsciis dum vojaĝoj en Sicilio kaj Alĝerio. Reveninte en Eŭropo post tiu rivelado, li enamiĝis al Boris Kochno, kiu fariĝis lia amanto antaŭ ol kunlabori (kaj eĉ pli) kun Sergej Djagilev.

 Boris Kochno.

         Szymanowski neniam kaŝis sian seksan emon, kaj dediĉis al sia kara Boris tutan ĉapitron de sia romano Efebos, ĉapitro titolita Symposion. 
         Pro incendio, la romano estis detruita ; nur la ĉapitro pri Kochno estis savita.
         Por verki sian romanon, Szymanowski dekliniĝis de la komponado dum du jaroj, de 1917 ĝis 1919.
         Al komponado li revenis (feliĉe por la muziko), produktante multnombrajn verkojn, tiel ke li fariĝis grava komponisto de la XXa jarcento, unue influata de Malher, Wagner kaj de la aliaj ĉefaj Vienanoj (li cetere rezidis en Vieno dum jaroj), kaj poste de la franca muziko (precipe de Debussy kaj Ravel). Li komponis interalie tre « gejan » operon, Le Roi Roger (Le reĝo Roĝero), kaj ankaŭ tre belan Stabat Mater, kvar simfoniojn el kiuj la lastan li dediĉis al sia samlandano Arthur Rubinstein. Al li oni ŝuldas krome multnombrajn baletmuzikojn, el kiuj kelkaj por la Rusaj Baletoj de Djagilev.
         Li naskiĝis en Ukranio, sed kun la pola nacieco. Tuberkulozulo de l’infanaĝo, tiu grava muzikisto (kelkaj gravaj kritikistoj kaj muzikologoj konsideras lin kiel miskonata geniulo) mortis en Laŭzano (Svislando) en 1936.
         Malgraŭ sia memakceptita samseksemo, Karol Szymanowski ricevis dumvive la agnoskon de siaj kolegoj kaj samlandanoj, kaj ankaŭ postmorte la grandan krucon de la ordeno Polonia Restituta.   
         Li intencis lokigi sian koron apud la koro de Frederiko Ŝopeno en la kirko Sankta Kruco de Varsovio, sed ĝi estis bedaŭrinde bruligita en la ribelo de Varsovio en 1944.

Tiu ĉi artikolo estas traduko de franclingva artikolo de la blogo "Gay Cultes" kun la afabla kaj amika permeso de ties aŭtoro.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire