plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

2.1.16

Milddolĉa nokto.



Jen esperanta traduko de novelo de Jean-Yves Alt, el la franclingva blogo Culture et Questions. 



         Antaŭ noktomezo. Ili promenas. Ili paŝas vojflanke. Ili renkontpasas blankajn aŭtolumojn, neniel sciante kiun ili tiel maltrafis. Ili aŭdas de malproksime infanajn kriadojn. Ili ekvidas lumetojn, kvazaŭ de grupo portanta kandelojn. Sed da ili, ili ne ekflamigis. LI ne volis. Dum LA ALIA tion volis. Ili parolas. Ili paroladas pri la nokto, pri la steloj nevideblaj. Ĉu ili emus amori ? LI malbutonas la supron de sia mantelo. LA ALIA malnodas sian longan skarpon. Ili brakumiĝas, plu paŝante unu ĉe la alia.
         Kelkaj aŭtolumoj balaas kelkajn foliojn. Poste malhelo. Ili daŭre kunpremiĝas. Ŝoforo tiom rapide veturas, ke li probable eĉ ne ekvidis ilin. LI deziras enprofundiĝi en la laŭvojan arbaron. LA ALIA timas la spiritojn, kiuj povus tie regi. LI timas. Tion LI diras. LI timas eble LA ALIAN. Lin LI kisas. Kamiono preterpasas. Ili impetas vojflanken. Nun ili nevideblas. Ili deglitas. Falas teren. LA ALIA tro timas : ili revenas sur la vojon.
         Grincobruon ili aŭdas. De mopedo. Kiu iras direkte al la loko, kie ili aŭdis la infanajn kriojn. Ŝajne urĝrapide. Ili supozas, ke la ciklisto oni atendas, ke li revenas hejmen.
         Ili supozas, ke je lia alveno, lin oni ĉirkaŭos, lin oni enmetos en ordon al ili nekutiman.
         Ili ambaŭ sin tuŝas, sin karesas, sin amas en tiu aparta vintra nokto. LA ALIA ridante ofendiĝas. LI respondas per rideto, kisante lin denove.
         Pli frue posttagmeze. Ĉe publika telefono, en kaduka budo. LI flustradis. LA ALIA provis aŭskulti tiun telefonan konversacion, kiu lin ne koncernas. LA ALIA atendis, veante, stamfante. LI daŭre parolis en la parolilon.
         Antaŭ kelkaj semajnoj, fruvespere, ili ambaŭ estis en preĝejo. Statuoj el gipso staris ĉirkaŭ la navo, floroj putris en vazoj. LA ALIA timis la mortintojn. Ili pasis proksime al la ŝnuro, kiu funkciigas la sonorilon. Ili elvokis rakontojn pri mortintoj, sed sendetale. Iliajn gestojn ili subpremis. Elirante, en la tombejo, sur plato, epitafon ili legis « Mi daŭre ĉeestas ».
         Starante, sin brakumante ĉe la vojflanko, ili pli kaj pli aŭdas la voĉojn de familioj, ridojn el malproksimo. La frosta nokta malvarmo brulas iliajn vangojn. La lunon ili vidas en flako. Ili komentadas, ili imagas : ĉefe LA ALIA, rakonton pri ili, borde de akvo. Solaj ili estas, kaj pli kaj pli vidas la forajn lumetojn. LI havas mienon radiantan kaj plenan rideton. LA ALIA obskurigas sian vizaĝon, ĉar la familiajn ĝojojn li malŝategas.
LI : Mi diris « ne » antaŭ nelonge. Ĉar kun vi deziris esti, nur kun vi.
LA ALIA demandas kien iri. LI montras krutan padon flanke de la monteto. LA ALIA proteste grumbletas pri tiu grimpado, sed ili tamen suprenpaŝas. Ili kisas unu la alian, irante.
En kabano, ili tute senvestiĝas. Ni vidas du korpojn kaj ties amorgestojn.  
Ekde tiu unua nokto, eblas vidi ilin en trajno, en buso, boato, aŭto, sub ponto, borde de lago, sur florplena kampo, en la akvo de torento, en ludila vendejo, en trinkejo. Eblas vidi ilin skribantajn, manĝantajn, kiuj sin rigardas, sin parolas, tuŝas kaj kisas. Eblas vidi ili en domo. Ilia domo.
Tiu unua nokto estis la Kristnaska nokto.


Tiu novelo estis eldonita en la novelaro « Kristnaska donaco por la Rifuĝejo » (volumo Sven de Rennes), kolektiva verkaro, eldonejo « Textes gais » (Gejaj tekstoj), novembro 2014.
Le refuge (La rifuĝejo) estas franca asocio, kiu sociale kaj psikologie subtenas kaj helpas la gejunulojn trafitajn de homofobio, kaj proponas portempan loĝejon (po 500 helppetojn jare) en diversaj urboj de la lando.  

Vizitu la retejon de la asocio (franclingve) : Le refuge   

1 commentaire:

  1. merci du lien, et c'est beau ce texte; nouvelle re-naissance peutêtre !

    RépondreSupprimer