plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.2.16

La ununura spegulo.




Teksto memelfrancigita el la libro de Abdellah Taïa « Le rouge du tarbouche » (La ruĝo de l’ tarbuŝo)» (Eldonejo Séguier 2004).


la aŭtoro, Abdellah Taïa.


         Ĝi estis la ununura spegulo de nia hejmo. Ĝi apartenis al mia patro, kiu aĉetis ĝin en la pulbazaro, kaj ĝin enkadrigis samkiel pentraĵon, sed tamen ne alkroĉis en la banĉambro. Ĝi utilis al ĉiuj. Al mia patro kaj Abdelkebir por sin razi, al mia patrino kaj miaj fratinoj por sin ŝminki. Kaj al mi por min rigardadi.
            Neniu en mia familio, en mia ĉirkaŭaĵo, diris ke mi estas bela : eĉ kiam tia oni ne estas, kelkfoje tion oni deziras aŭdi. Neniu el ili parolis nek pri mia aspekto, nek pri mia ĉeesto. La sento, ke mi ne havas korpon iĝis al mi kutima, sed ne konvena. La knabinoj de gimnazio ŝategis min, sed en iliaj okuloj mi vidis neniun deziron por mi, por mia korpo disvolviĝanta kaj invadita de novaj adoleskaj sensaĵoj, persistaj kaj incitaj ĉar fine vanaj.
            Mi fine konkludis tragike, ke korpon mi ne havas ! Mi ekzistis en tiu mondo nur pere de mia ombro. Do, mi estis nigra. Sed ne same kiel la nigruloj de Afriko, kiuj simbolis laŭ mi la verajn belecon kaj delikatecon.
            Por la kompleksoplena sed klarvida adoleskanto, kiun mi estis, alfronti tiun veron ne ĉiam glatis. Mi estis for, mi forgesiĝis, mi ne plu pensis al mi. Intence mi min neglektis, surmetante forlogajn vestaĵojn kun krudaĉaj koloroj mistonaj (flavo kun oranĝkoloro, verdo kun blanko kaj ruĝo, ktp), kaj, laŭ la diroj de mia patrino kiu tute ne ŝatis mian aspekton, lasante kreski surkape kvazaŭ arbaron netraireblan. Mi venĝis min kontraŭ la tuta mondo kaj eĉ kontraŭ mi mem : nu, kial mia korpo ne belas ? ĉu mi vere malbelas ? Tio estis la mia bildo al mi resendita, almenaŭ tio komprenita pro tiu terura silento rilate al mia korpo… Por plaĉi al ili, ĝin mi pli malaperigos, katenos, sufokos, kaj eĉ… Ĉu min mortigi ?    
            Tio kompreneble estis helpopeton. De neniu aŭdita.
            Tiu sinteno rilate mian korpon estis tamen, kvankam tion mi ne rimarkis unue, la plej bona maniero por ĝin reproprigi, por priatenti ĝin kaj ĝian disvolviĝon. Por ĝin rigardi. Ĉu por ĝin ami ? 
            Iam-tiam mi prenis la spegulon de mia patro kaj enfermis min en la litĉambro de Abdelkebir, kiu jam laboris tiam en la Ministrejo de la Informado. Li ne plu ĉeestis hejme same ofte kiel antaŭe, kaj tio lasis al mi – ankaŭ al miaj fratinoj – la tempon por penetri la intimecon de lia litĉambro kaj pasigi tie iom da tempo. Mi eniris tra la fenestro : ĉar li havis kaŝindaĵojn, ĉiam li ŝlosis sian pordon. La litĉambro de Abdelkebir, lia odoro, liaj libroj, lia altfidela sontuto, la multnombraj sonkasedoj (Jimmy Hendrix, James Brown, Pink Floyd, Fela Kuti, Santana, Oum Kaltoum, ktp…), la malpuraj vestaĵoj ĵetitaj surplanke (ilin mi mi surprovis, kompreneble : mia frato sur mi !), la patra spegulo kaj mi. La certo ne esti ĝenata kaj la varmo dolĉa, volupta, kiu ĉiam regis en tiu ĉambro, estigis en mi ian memfidon. Tial mi aŭdacis alfronti mian bildon, mian korpon, kaj fine, al mi mi min donis. Mi repaciĝis kun Abdellah.
            Mi metis la spegulon sur la mallarĝa lito de Abdelkebir sur kiu mi tiomfoje dormis… kun li (longajn, neforgeseblajn horojn, kun niaj korpoj algluitaj kaj niaj miksitaj odoroj). Mi proksimiĝis al la spegulo kaj malkovris min. La vizaĝon longan, magran : butonojn sur la frunto kaj la mentono (mi ŝatis ilin krevigi), la ekscitajn haretojn en la nazo, la dekstran okulon iomete malsimilan al la maldekstra, la vangojn kavajn pro malsato. Nenia allogo. Jes, mi estas tia, kia ili ne diras, malbela, neinteresa. Mi allasis min al tiu narcisismo samtempe ĝuiga kaj doloriga. Mi iom malproksimiĝis de la spegulo por malkovri la tutan restaĵon de mia korpo, kiun, komence de tiuj apartaj izoltempoj, mi ne vere konis. Fakte jes, tio montriĝis tiel malgrasa, kiel stratkatoj. Kaj nu, finfine ne, mi ne estas malgrasa, mi estas svelta, estas multe pli bone kiam tiel oni parolas. Mia haŭto : escepte tiun de miaj manoj, de miaj piedoj kaj vizaĝo, mian haŭton mi ankaŭ ne konis. Miajn vestaĵojn mi demetis por ĝin tuŝi (mi pasigis miajn manojn sur la ventro, la brusto, la mamoj, la nuko, la femuroj, la gluteoj, la sekso), por ĝin saluti, kisi, gustumi.
            Unue la ĉemizon kaj la t-ĉemizon : la ripoj ja videblis, eĉ eblis ilin nombri. La muskoloj preskaŭ ne ekzitis. La kolo estis longa, kun la gorĝa pomo meze, elstara kaj malmola. Vi ne sufiĉe manĝas, kompatindulo : vi ne kulpas. Iam vi pli bone fartos. Miaj ostoj aparte fascinis min, ilin mi trovis lindaj, rigardindaj : ili estis malmaloj, firmaj. Ili estis miaj, ilin mi amis. La pantalonon kaj la kalsoneton mi demetis poste. Dio mia, ja nuda mi estas nun ! Kia surprizo ! Ĉu belas nuda korpo ? Ne, ne… Kaj la mia ? Ankaŭ ne… La gluteoj : nenio speciala prie. Iom rondaj. Femuroj kaj gamboj : laŭ mi, jen mia pej bela parto. Ili estis harkovritaj, kvazaŭ bela razeno, kiun mi senĉese karesis permane. Glatas, glatas ! Tiu ada movo vekis mian sekson : ĝi plilongiĝis, plilongiĝis, ĝis kiom ? Nek eta, nek granda, ĝi ankoraŭ ne konis la ĝuadon de kontakto kun aliies korpo. Por paroli vere, en mia mano ĝi ne belis, sed nur en la spegulo ĝi estis (fakte same kiel la cetero de mia korpo) iom eleganta. Ĝi aspektis malsame, bele, kaj dank’al ĝi mi vidis ke ankaŭ mia korpo fariĝis tiel. Metamorfozo. Sekvis tuj la ejakulo : ŝprucadoj, spermo, kun ties odoro kiun mi ne ŝatis, sur la spegulo. Kaj plu videblis mi kaj mia korpo en la spegulaj abismoj, ŝvitantaj, anhelantaj, feliĉaj. Tiam mi proksimiĝis de la magia spegulo kaj kisis ĝin, trifoje, danke.
            Dum du aŭ tri jaroj, tiuj izoltempoj ripetiĝis regule, laŭ la sama rito. En la spegulo de mia patro mi estis bela, vere bela. Neniu povis kontesti tiun veron. Mian veron kaj la veron de mia korpo. Tiu ĉi ne plu estas magra nun, sed tamen ĝi ne dikas, kaj daŭre en speguloj ĝi trovas sian ĝustan lokon.    



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire