plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

11.2.16

Laŭdinda iniciato de U.N.




La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Homaj Rajtoj lanĉis la 27an de julio 2013 la tutmondan kampanjon « Liberaj kaj Samrajtaj », kies celo estas konsciigi la publikon pri la perfortoj kaj diskriminacioj homofobaj kaj transfobaj ĉie en la mondo. Kadre de tiu kampanjo, la Poŝta Administracio de UN eldonis serion da 6 poŝtmarkoj. Tiuj poŝtmarkoj, desegnitaj de la artisto Sergio Baradat, montras interalie paron da viroj, da virinoj, samseksan familion kaj transgenrulon (simbolitan per papilio). Tiuj poŝmarkoj estis eldonitaj en tri lingvoj, t.e. la angla, la franca kaj la germana. 



« Ni vivas en mondo kie, kvankam kelkaj landoj leĝigis la edziĝon inter samseksemaj homoj kaj agas por la GLATa samrajteco, la vojo por atingi la celon plu estas ege longa. Daŭre ekzistas en la mondo landoj, kie ni estas nek agnoskitaj, nek respektitaj, sed kie male ni estas sturmitaj kaj mortigitaj. Kaj mi opiniis, ke tio estis miriga okazo uzi perarte poŝtmarkojn estiel vehiklon, uzi arton por ŝanĝi la korojn kaj pensmanierojn » diris  Sergio Baradat.  
Tiu iniciato ne plaĉis al ĉiuj, ĉar ŝajne Kataro kaj Egiptio jam plendis oficiale, kaj petis la tujan forigon de la poŝtmarkoj, argumentante ke « neniu traktaĵo de UN entenas la GLATajn rajtojn aŭ rajtigas la samsekseman sintenon ».
            Tiuj poŝtmarkoj mendeblas ĉe : Unstamps.

Dankegon al la franclingva blogo Homodesiribus pro la informo !


1 commentaire:

  1. Je viens de découvrir avec grande surprise que Google traduction traduisait assez bien ton blog dont je me contentais de regarder les photos. Heureuse surprise. Je vais pouvoir le re-parcourir avec la version sous titrée. Bonne journée

    RépondreSupprimer