Kiam elĉerpitaj pro
kisoj, brakumoj,
Ni perdas la spiron
sur Morfean sinon,
Mi plu sentas ĉe mi
vian korpan varmon,
Kaj viajn brakojn
kunplektante miajn
Ni varme nin premas
unu al alian…
Niaj manoj kuŝas sur
alies ŝultro
Dum vango ĉe via,
lipoj al via kol’,
Inter viaj femuroj
ŝovas mi gambon.
En mian hararon
blovas via spiro.
Tiam niaj brustoj
leviĝas samritme…
Eĉ en niaj sonĝoj,
kore de nia dorm’,
Samritme amoradas
niaj animoj…
Elfrancigita poemo
de Eraste de Saint-Armand, Poèmes
garçonniers (Knabaj poemoj) 2012.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire