plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

31.3.16

Agreso kontraŭ samseksemuloj en Maroko : la viktimoj arestitaj !




         Komence de marto, du viroj estis perfortitaj en sia apartamento de Beni Mellal en Maroko, lando kie samseksemo estas leĝe kondamninda. Kvankam viktimoj, tiuj viroj tamen estis jure persekutitaj.
         « La Marokaj gesamseksemuloj troviĝas pli kaj pli en danĝero. Ili ne nur estas kriminaligitaj kaj forlasitaj de la ŝtatpotenco, sed plie ili estas nun ofte agresataj fare de malamega kaj malklera homamaso. Kiu savos ilin ? Kiu protektos ilin ? » reage deklaris ĉe Fejsbuko la Maroka verkisto Abdellah Taïa post la dissendado, ĉe la interkonaj retejoj, de memfarita filmeto montrante sovaĝan homofobian agreson. Videblas du nudigitaj viroj, kies vizaĝoj estas ŝveliĝantaj kaj sangantaj, kiujn aro da junuloj sovaĝe agresas en apartamento. Perklinge minacitaj, draŝitaj, ili estas tiritaj eksteren nudaj kaj vunditaj.
         Al la skandalo de tiu homofobia agreso aldoniĝis alia : la kondamno de unu el ambaŭ viktimoj je kvarmonata enkarcerigo. Li estis juĝita pro « kontraŭnatura seksumado kun rekulpiĝo kaj ebrieco », dum du el la agresintoj samtage juĝitaj estis kondamnitaj je nur dumonata prokrasta enkarcerigo. La dua viktimo de la agreso fuĝis, sed li estis arestita kaj juĝota la 4an de aprilo.
         La Alternativa Movado por la Individuaj Liberecoj (MALI) diskonigas tiun « sovaĝan agresadon » kaj surfejsbuke esprimas sian solidarecon kun ambaŭ viktimoj. Tiu grupo krome postulas la abrogon de la artikolo 489 de la Maroka punkodo, kiu kriminaligas la seksrilatojn inter samseksuloj.
         Koncerne la kolektivon ASWAT, kiu luktas kontraŭ la diskrimacioj pro sekseco kaj genro, ĝi tuj eldonis komunikaĵon kune kun dek sep organizoj de la Maroka civila socio, en kiu estas postulata la liberigon de la viktimo, la estigon de enketo kaj de persekutado de la agresintoj kaj de tiuj, kiuj diskonigis la filmeton, kaj krome la abrogon de la artikolo 489.

Teksto libere tradukita el artikolo de la franca ĵurnalo « Liberation ».

Subtenu kaj subskribu la peticion de MALI ĉi-tie      

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire