plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

29.3.16

Libera folio : Geja jubileo forgesita en Havano.


Antaŭ dudek jaroj, dum la pasinta Universala Kongreso de Esperanto en Kubo, UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG). Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, volis gratuli la asocion pro la jubileo, sed tio ne eblis, ĉar ĉi-foje LSG ne havis kunsidon en Havano. La kunlaboro kun UEA estas grava por la videbleco de la geja asocio en Esperantujo, sed eĉ pli gravas kontaktoj kun membroj en landoj, kie gejoj estas persekutataj, diras Francis Soghomonian, la prezidanto de LSG. Laŭ Osmo Buller, UEA mem ne povas kampanji por la rajtoj de gejoj aŭ por aliaj ĝeneralaj homaj rajtoj. "Tio disŝirus la asocion, kiu fariĝus batalejo de malsamaj sintenoj al diversaj demandoj", li diras. Aliflanke li opinias, ke spite sian neŭtralecon, UEA ne povus kongresi en lando, kie al Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj ne estus permesite kunveni...
Legu la tutan arikolon ĉe Libera folio.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire