plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

10.3.16

Sporo, la juna sklavo.





En sia verko « Morto de Artiso », Anna Löwenstein rakontas pri la amikeco inter la imperiestro Nerono kaj ekssklava komika aktoro, Prokulpio, kiu fariĝis la ĉefa organizanto de la grandegaj spektakloj prezentataj al la roma publiko.
En tiu longa romano (624-paĝa), ŝi traktas la diversajn aspektoj de la tiama vivo, kaj inter alie ankaŭ la seksajn rilatojn.
En la ĉi-suba eltiraĵo, la heroo vizitante la bienon, kiun li ĵus ricevis donace de Nerono, renkontas unuafoje la filon de bienestro. Kvankam lia emo tiris lin ĝis tiam nur al virinoj, pro la elstara beleco de la juna sklavo, tamen li tuj enamiĝis…   
 

 desegno far Jacques Martin

Komence mi ne aparte atentis la knabon, kiu staris iom malantaŭ sia patro, kun siaj okuloj direktitaj senokupe ekster la pordon. Sed kiam Tikiko fingroklakis, li alpaŝis por doni al li skribtabuleton, kaj tiumomente li levis siajn okulojn kaj rigardis min.
         Mi konsterniĝis. Lia vizaĝo estis perfekta, la klasika ovalo favorata de skulptistoj, kun ankaŭ la klasika profilo, rekta nazo daŭriganta la linion de la frunto. Sed neniu pentrita statuo estis povinta montri tiel varmajn kolorojn : grandajn brunajn okulojn kontraŭ haŭto mielkolora, kaj malhelbrunan hararon en kiu glimis ruĝa nuanco. Liaj lipoj estis ŝvelaj kaj invitaj kiel matura piro. Mi povis apenaŭ kredi, ke tiu trezoro falis en miajn manojn en mia propra bieno. Surmerkate li estus kostinta reĝan sumon.
         Vidante, kiel mi fiksorbservis lin, la knabo ruĝiĝis kaj mallevis siajn okulojn. Mi konsciis, ke lia patro rigardas kun apenaŭ rimarkebla rideto, kiam mi proksimiĝis al lia filo por levi ties mentonon.
         « Kio estas via nomo ? »
         « Sporo, mia sinjoro. »
        
         Tikiko sendube estis tute konscia pri la avantaĝoj por lia filo, se tiu gajnos la favoron de sia mastro. Poste mi demandis min, ĉu li ne intence kunportis la knabon, por ke li trafu mian okulon. Ĉiuokaze, li videble estis kontenta, kiam mi donis al Sporo belajn novajn vestojn, lasis lin servi min ĉetable kaj en la banejo, pruntis al li librojn, kaj kuraĝigis lin legi kaj babili. La knabo komence estis iom hontema – verŝajne lia patro jam avertis lin, kion mi deziris de li – sed mi penis ne tro rapide puŝi la aferon. Ne interesis min seksperforto ; mi deziris, ke li falu en mian liton propravole.
         Tio okazis post malmultaj vesperoj. Mi sidis surrande de la lito, kaj Sporo helpis min senvestiĝi. Li ne rezistis, kiam mi tiris lin al mi, kvankam li tremis pro nervemo. Mi tenis lin en miaj brakoj kaj karesis lin ĝis li trankviliĝis. Li akceptis ĉion, kion mi faris al li kun esprimo iom surprizita, kiel se li demandus sin, kio okazos nun. Unu-du fojon li kroĉiĝis al mi, kvazaŭ dezirante mian protektemon. Sed li ne fortiriĝis. Sklavoj ne atendas ameman traktadon de sia mastro ; ĉar mi zorgis esti atenta kaj komprenema, tio sendube ŝajnis al li kiel komplezo akceptinda.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire