plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

9.4.16

En Maroko la situacio de la samseksemuloj estas terura. Sed mi daŭre esperas.

Foto : Laurent Denimal.



(Elfrancigita teksto de la maroka verkisto Abdellah Taïa.)

         Tio, mi scias, estas ja malfacile kredebla, sed la situacio de la gesamseksemuloj antaŭeniras en Maroko laŭ bona direkto.
         Mi estas nek naiva, nek tro optimista. Mi rigardas, kio okazas de 15 jaroj en mia lando koncerne tiun aferon, kaj malgraŭ ia homofobio pli kaj pli senhonta, mi deduktas la plej evidentajn konkludojn. Logikajn konkludojn.
         Kiam mi adoleskis, komence de la okdekaj jaroj, neniu parolis pri la marokaj samseksemuloj. Ili tutsimple ne ekzistis. Ilin oni insultis, tretis, seksatencis, sed tio estis tute normala.
         Paul Bowles kaj liaj famkonataj amikoj povis ankoraŭ amuziĝi laŭvole en Tanĝero : mariĥuano, sekso, knaboj, ĉio haveblis. Servu vin, servu vin, la marokaj aŭtoritatoj protektos vin… Maroko estis ilia paradizo, « ilia sovaĝejo ».
         Ili estis kvazaŭ en protekta veziko, al kiu plejparto de la marokanoj ne rajtis aliri. Ili vivis en tre ambigua libereco, kaj ankoraŭ hodiaŭ, kelkaj estas nostalgiaj pri tiu « freneza » tempo.   
         Kiam mi estis dekdujara, mi konis nek na Tennesnee Williams, nek na Jean Genet. Ankaŭ ili ne konis min. Kaj mi kredis ja serioze, ke mi estas la ununura gejo en Maroko.  Ververa gejo.    
         Sekso svarmis ĉirkaŭ mi. De ĉiam. Sed iam tiuj viroj kaj knaboj fine enordiĝis. Ili forlasis (almenaŭ provizore) samseksumadon.
         Por saviĝi, mi decidis tiam, ke mi estas la ununura maroka gejo. Mi neniam rezignos. Mi estos pli forta, pli inteligenta ol ĉiuj, kiuj neas nin, kiuj transdonas nin al frustitaj maskloj, kiuj perfortas nin kaj tuj poste donacas al ni bombonon.
         Multnombrajn bombonojn mi manĝis en Maroko, kaj ĉiaspecajn. Mi eltenis la atakojn ĉiufoje kiam mi konstatis, ke neniu eĉ ne movos fingron por min helpi, defendi, protekti, por forpeli la senĉesajn sturmadojn. Tenereco ne ekzistas por la samseksemuloj ! Nenia !
         Kelkaj adoleskantoj trovas sian vojon, sian propran inspiron, sed mi mem trovis la solecon estiel nuran rimedon por ne morti. Morti pro seksatencoj, pro honto kaj senĉesaj larmoj. Iom post iom, tiu soleco fariĝis en mi sistemo. Ia interpretilo, kiun mi transportas ĉien kun mi. Mi fine elturniĝis. Mi nun fortas. Sed mi krome estas malmolkora, de tiam. Senkompata.
         Dum jaroj, mi kredis ke nenio ŝanĝiĝos por la marokaj samseksemukoj. Mi vidis nur malhelpojn, neeblojn, malpermesitaĵojn. Mi timis fronte al la aŭtoritatoj, al la potenco, ne konsciante ke la porĉiameco de maljusto estis nura mito. Mi sciis, kiu enkarnigas tian aŭ alian povon, kiu denove ruinigos min, kiu revenigos min al la honto kaj al la sterilaj manieroj rigardi la vivon, socion, identecon, politikon.
         Necesas multege da tempo antaŭ ol kapabli rigardi premanton rekte en la okulojn kaj nepre ne mallevi siajn. Tiu premanto, bedaŭrinde, ne estas nur etmensa instruisto aŭ senkora ministro, sed ankaŭ estas proksimulo, tre proksima proksimulo. Pli aĝa frato, fratino. Amiko, kiun oni taksis dumviva.
         La savo venos nek de la ĉielo, nek de nia amataro. La ĉielo estas ene de ni. Jen kio okazis dum la lastaj jaroj por la samseksemuloj de Maroko. Ili fine komprenis, ke la emancipiĝo prepariĝas surloke kaj nun. Io farendas. Tuj. Ili pripensu kion fareblas.
       Trovi rimedojn por tion fari. Trovi iun pasejon dank’al kiu eblos eniri la koron de la homoj por provi ilin kormoligi kaj ilin ŝanĝi, por peti ilian helpon, por komprenigi al ili tiun ja forgesitan verecon : ĉiuj tiuj samseksemuloj, kiujn vi elpelas, kiujn vi mortigas, ne estas malamikoj sed infanoj viaj. Via propra karno. Via sango. Via vivo. Ilin mortigi, tio estas mortigi vin mem.
         Unue estis la GLAT-grupo Kif-kif, komence de la jaroj 2000, kiu multe progresigis la mensojn. Kiu estigis la nepre necesajn ŝokondojn kore de la maroka socio.
         Venis poste la ŝanĝiĝo de la marokaj amasinformiloj. Ili serioze devontigis sin kaj ektraktis samseksemon objektive kaj respekteme, ne reduktiĝante ĝin al la etmensaj religiaj antaŭjuĝoj. Tio multege helpis. Jen gravaj, gravegaj aliancanoj. Unue homofobiaj, la marokaj ĵurnalistoj fariĝis la advokatoj de la samseksema kaŭzo.
         Kaj fine fondiĝis la GLAT-grupo ASWAT, kiu de kelkaj jaroj lanĉis trafe operacojn por ŝanĝi la pensmanierojn kaj postuli la forigon de la leĝo kondamnanta samseksemon en Maroko. Diskoniĝis en Maroko tri verkistoj nekaŝe samseksmaj : Rachid O., Hicham Tahir, kaj mi. Tio ja gravas.
         Okazis en Maroko, dum la lastaj monatoj, agresoj senekzemple violentaj kontraŭ samseksemuloj. Abomenaj, neelteneblaj agresoj, kiuj estis ĉiufoje filmitaj kaj disvastigitaj surrete.
         La lasta okazis antaŭ kelkaj tagoj en Beni Mellal (miaj gepatroj venas de tiu urbo, kiu multege gravas en mia imagaĵo). Senkoraj viroj eniris la domon de du amorantaj junaj gejoj, kaj ilin violentege agresis.
         La Marokanoj vidis la bildojn. Ili estis ŝokitaj. Surrete, la plimulto aprobas tiujn agresadojn (laŭdire pravigataj je la nomo de religiaj valoroj, de niaj supozataj individuecaj principoj, ktp…). Tamen, por paroli objektive, ni ne silentu pri la reagoj de ĉiuj, kiuj kondamnis tiujn agresadojn, kaj sampaŝe ekpripensis la situacion de la marokaj samseksemuloj.
         Ĉu ili meritas tian traktadon ? Kian malbonon ili do faris ? Kaj kiuj fine estas tiuj samseksemuloj ? Ĉu francoj aŭ usonanoj, kiuj loĝas en Maroko ? Ne, la alilandanoj en Maroko (eĉ samseksemaj) estas pli protektataj ol la enlandaj civitanoj. Tiuj agresitaj junuloj estas nia murdita estonto, ili estas la junularo, kiun plian fojon oni forlasas. Ankaŭ tiuj junuloj estas la vera koro de Maroko.
         Bedaŭrinde, tia empatio ne sufiĉas. Endas ja multe pli.   
         Kio ? Iu viro (aŭ ino), iu laŭleĝa politikisto, kredinda, reganta la historian situacion, ne celanta nur egoiste sian propran karieron, kiu elirigos nin de la oficialaj diskursoj kaj identecoj de tro longe neevoluigeblaj.
         Nepras iu kun koro, kun kuraĝo, viro aŭ ino kapablanta transiri la limigitajn analizojn de la amasinformiloj, kapablanta iri trans la bataloj, trans la okcidenta kolonialismo, kaj trans la terorizado de Daiŝo.
         La mondo nigra, terura, en kiu ni vivas nun, kaj en Nordo, kaj en Sudo, ofertas al oni tiom malmulte da espero. Ien ajn oni turnas sin, endas nepre eldiri sian identecon kaj pruvi sian lojalecon. Ĉiutage oni pelas nin al mensa mallarĝeco, al forgeso, al senhonta, senafekta kaj pripensita rasismo.
         En la nuntempa mondo, mi vidas tamen lumeton. Mi memoras pri Martin Luther King. « I have a dream ». Mi ne tute perdas mian fidon al Barack Obama. « Yes, we can ». Kaj mi relegas la leteron, kiun la miriga usona verkisto, James Baldwin, nigrulo kaj gejo, sendis al sia nevo.
         Krome estas la Revolucio. Ĝi komenciĝis. Ĝi plene efektiviĝos nur se oni ne lasas estingiĝi ties fajron. « Fire the net time ».
         Mi ploras kaj tremas vidante la marokajn samseksemulojn tiel perfortitaj. Mi ankaŭ falas, denove. Sed mi scias, ke trans la kondamno de tiuj teruraj agoj, mi havas nenian alian elekton ol daŭre kredi, ke mi estas samseksema, marokana, musulmana kaj libera. Spite al iliaj diroj. Spite al iliaj agoj. Ĉiuj marokaj samseksemuloj estas liberaj. Estu liberaj. Laŭ politika maniero, unue kaj antaŭ ĉio.
         Antaŭ kvin jaroj, la « Araba Printempo » malfermis novan vojon. Por ĉiuj araboj. Aliseksemaj kaj samseksemaj. Tion ni nepre ne forgesu.  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire