plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

22.4.16

La vestibla spegulo (de Konstantinos Kavafis).




(esperantigis el la franca Ĵeromo Tanguy)

Granda spegulo malnovega,
aĉetita antaŭ okdek jaroj,
ornamis la vestiblon de tiu riĉa domo.

Belega knabo, tajlora komizo,
(dimanĉe amatora atleto)
venis kun pakaĵo. Tiun-ĉi li donis
al iu de la domo, kiu enportis ĝin
cele al ricevatesto. La tajlorlernanto
tiam atendis sole.
Li alpaŝis la spegulon kaj sin rigardis
por aranĝi sian kravaton. Kvin minutoj poste
li ricevis la ateston. Ĝin li prenis kaj foriris.

Sed la malnova spegulo, kvankam jam tiom ĝi vidis
dum sia longega vivo,
kaj objektojn, kaj vizaĝojn,
tiu malnova spegulo nun jubilis
kaj sin gloris, ke dum momento
ĝi perfektan belecon reflektis.

Mi dankegas Celeos-on de la franclingva blogo Véhèmes (vidu ĉi-flanken) pro la malkovro de tiu aŭtoro.
Ĉu vi daŭre scivolas prie ? Iru Vikipedien. 

1 commentaire:

  1. Bravo Jérôme et merci à ton tour. Tu auras peut-être vu que j'ai mis les liens utiles sur Véhèmes pour mieux connaître l'oeuvre de Constantin Cavafy. N'hésite pas à traduire quand tu le peux sa poésie. Je la croyais davantage connue.

    RépondreSupprimer