plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

4.5.16

Rakonto pri Kamar-al-Zemano kaj la edzino de l’ juvelsito.




Estis iam komercisto, Abderahmano, kies du infanoj estis ege belaj : filo, nomata Kamar-al-Zemano, tio estas la Luno de l’ Tempo, kaj filino, Kaŭkeb-es-Sabaha, tio signifas la Stelo de l’ Mateno. Ilin ambaŭ li tenis enŝlositaj endome ĝis ilia dekkvinjariĝo, ĉar la sorĉan rigardon li timis, sed tamen li dumtempe zorgis pri ilia edukado.
« Ĝis kiam vi tenos vian filon endome enfermita ? demandis iam lia edzino. Kamar-al-Zemano ne estas knabino ; ja knabo li estas, kiun vi devus jam de lontempe kunvenigi en la bazaron por ke li estu konata, por ke ĉiuj sciu ke vi havas filon, kiu de vi iam heredos. Mi krome deziras edzinigi mian filinon, ke ŝi ne restu pli longtempe entombigita kiel ŝi estis ĝis nun.
- Mi gardis ilin endome, respondis la edzo, ĉar mi timis sur ili la efekton de sorĉa rigardo. Pri ili mi povus uzi tiujn versojn : « Por vi mi antaŭtimas ĉiujn rigardojn, ĉiujn lokojn, ĉujn tempojn. Mi povus gardi vin perokule ĝis la Juĝotago, ke mi ankoraŭ kredus fari ne sufiĉe. »
- Lasu Dio zorgi pri ilia bonfarto, diris la edzino, kaj konduku vian filon hodiaŭ en la bazaron. »
La edzo lasis sin persvadi kaj ekiris kun Kamar-al-Zemano. La miriga beleco de la junulo tiom furore konfuzis ĉiujn, ke ŝajne brulis fajro en la bazaro,.
« Ĉu la suno duan fojon leviĝas hodiaŭ ? Ĉu la luno en taglumo ? »
Tiel aŭdiĝis de ĉie la ekkrioj, dum granda homamaso premiĝis ĉirkaŭ la juna Kamar-al-Zemano. Abderahmano enirigis lin en sian butikon ; sed la strato ne malpleniĝis de la homoj, kiuj tie haltis por admiri tiun eksterordinaran belulon. La junulo ege konfuziĝis, kaj la patro eĉ pli timis la sorĉajn rigardojn.
Subite, de la alia flanko de la bazaro venis derviŝo kantanta kaj ploranta ; la ekscesa dia amo ŝajne portis lin en tiun ekstazan staton. Vidante Kamar-al-Zemanon sidantan en la butiko, li tuj improvizis tiujn versojn :
« La lunon sur tero mi vidas, kiu unuiĝis kun salika branĉeto.
Mi demandas : Kiel nomiĝas tiu knabego ? Kaj la nura respondo estis : Estas li perlo. »
Poste la derviŝo eniris la butikon, kaj alproksimiĝinte, donis al la junulo pecon da aloo. Li eksidis poste ĉe la plej alta loko de la butiko, de kie li fikse rigardadis Kamar-al-Zemanon, plu plorante kaj veante laŭ maniero, kiu instingis al kompato.                
Abderahmano tiel kredis, ke la derviŝo enanmiĝis al lia filo ; sed pro respekto al la religio kaj al unu el ties servantoj, li ne aŭdacis forpeli lin de lia loko. Li do stariĝis kaj diris :
« Venu, filo, ni rehejmeniru ; ja sufiĉas por via unua eliro. »
Tuta homsvarmo sekvis ilin tra la stratoj, kaj la derviŝo estis tiu, kiu plej atentigis pri si pro sia diligenteco.
« Kion vi volas ? » demandis la knabego, turnante sin al li.
- Mi deziras esti via gasto tiun nokton, respondis la derviŝo, same kiel mi estas la gasto de Dio.
- Vi estu bonvena, respondis Kamar-al-Zemano.
- Se tiu maliculo iel malutilos al mia filo, pensis en si mem la komercisto,  mi mortigos lin senkompate, kaj diskrete lin enterigos. »  
Li informis sian filon pri la projekto, dirante ke li tuj alkuros, ekde kiam la derviŝo permesus al si la plej etan familiaraĵon, kaj ke morto tiukaze estos la puno pro lia aŭdaco. Tiam li lasis ilin ambaŭ kune solaj. La derviŝo daŭre restis je sia sidloko, daŭre plorante kaj veante.
La junulo, trankviligita pro la patra promeso, decidis testi sian gaston ; li incitis kaj eĉ iom karesis lin. Sed la derviŝo repuŝis la knabegon, alparolante lin per improvizitaj versoj :
« Mia koro enamiĝis al homa beleco ; sed estas neniu alia deziro ol atingi la kulminon de perfekteco. Mia amo liberas el ĉio, kiu koncernas la sensojn, kaj mi abomenas ĉiujn, kiuj amas alimaniere. »
Aŭdinte kaŝe la konversacion, la patro eniris la ĉambron, trankviligita pri la sentoj de la derviŝo, al kiu li konfesis siajn unuajn suspektojn. Poste, la patro petegis, ke li sciigu la kaŭzojn de liaj larmoj.
- Aĥ, mia frato, respondis la derviŝo, kial malfermi denove mian vundon ? Aŭskultu mian rakonton : 
« Alvenante iun vendredon en la urbo Basrao, mi trovis ĉiujn butikojn malfermitaj, kaj ties varojn dismontritaj ; sed neniu videblis nek endome, nek surstrate. Ĉar mi malsatis, mi prenis panon en vendejo, kaj mielon kaj buteron en alia. Mi eniris trinkejon, kie akvo ankoraŭ bolis sur la fajro. Mi vere miregis, vidante la urbon tiel senhoman kaj forlasitan, ne sciante ĉu la loĝantaro estis subite mortigita de ia pesto, aŭ ĉu ili ĉiuj forfuĝis ne fermante siajn domojn. Sammomente mi aŭdis bruon de la strato, kaj ekvidis kvardekon da sklavoj, sen vualo, antaŭirantaj belegan ĉevalon, kiun surrajdis damo en pompaj vestaĵoj ornamitaj per oro kaj juvelŝtonoj. La rava beleco de tiu damo estis des pli miriga ke, same kiel ŝiaj sklavoj, ŝi ne surportis vualon. Ŝiadekstre paŝis sklavo, kiu tenis sabro enmane ; ĝia pomelo estis el ununura smeraldo, kies rebrilon revigligis mil diamantoj. Kiam la kunirantaro alproksimiĝis al mi, tiam mi ekvidis viron, kiu elŝovis la kapon el butika fenestro. Sed samtempe, la sklavo armita per sabro alsaltis tiun viron kaj tranĉis lian kapon, kiu rulfalis surstraten. Terurita pro la vidaĵo, mi kaŝis min plej bone kiel eble, kaj lasis preterpasi tiun kruelan belulinon, kiu nevole vekis en mi senliman amon. Iom post iom la butikoj fariĝis denove homplenaj. Mi demandis al ĉiu, kiu estis tiu damo, sed neniu emis respondi. Mi foriris el Basrao kun la koro turmentata de malsaĝa pasio, kiu turmentas min tage kaj nokte, kaj kiu intensiĝis per nova fortego pro la aspekto de via filo, kiu okulfrape similas tiun damon. » 
Finrakontinte sian spertaĵon, la derviŝo denove ekploregis. Ĉar la ĉeesto de la juna Kamar-al-Zemano pliigis sian ĉagrenon, li petis la permeson eliri el la domo por foriri.   

         Elfrancigita el la tutnovaj fabeloj de la Mil kaj Unu Noktoj, volumo 3, elarabigita francen far G. S. Trébutien, 1828, eldonita de « Librairies Orientales de Dondey-Dupré » patro kaj filo.
         Dankon al la blogo « Culture et débats » pro la diskonigo de tiu eltiraĵo.    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire