plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

16.6.16

Ĉu kiso respondecus pri la buĉado ?




Laŭ la patro de Omar Mateen, la atenco de Orlando estus « sen rilatoj kun religio » : ĝi originus de kiso inter du viroj antaŭ la edzino de Omar Mateen kaj ties trijara infano. Ĉu kiso respondecus pri la buĉado ? Mi vidas en tiu argumentado plian ateston de homofobio, kiu konsistus en opinio, ke mortigi post subita kolero kontraŭ samseksema kiso estus malpli grava ol mortigi pro religio… Jes, aserti ke paro samseksema ne devus kisiĝi antaŭ trijara infano estas stampita per homofobio. Ĉar fakte, kial la limoj de pudoro devus varii laŭ la seksa indenteco de la paroj ? Ni ne forgesu ke homofobio, tio estas opinii, ke samseksemo estus malsupera al aliseksemo. Hodiaŭ, memore al viktimoj de Orlando, ni kisiĝu surstrate. Kaj des pli bone se vidos nin la infanoj. Ĉar ja certas, ke neniu kiso iam ajn kaŭzis iun ajn atencon. Tute male.
                                                                                    
                   Mathieu Simonet el la retejo de la franca magazino « Marianne ».    

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire