plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

23.6.16

El « La nokto de l’ fabelprincoj » de Michel Tremblay.




Mi legis tiun libron de la kebeka verksito Michel Tremblay antaŭ kelkaj semajnoj, kaj mi ja multe ridegis, de la unua paĝo ĝis la fina punkto. La legadon de tiu libro mi nepre konsilas al vi, ĉu en la franca, ĉu en eventuala traduko.  
Mi elektis kaj elfrancigis por vi parteton sufiĉe tipa de la etoso kaj situacio en kiu troviĝis tiu kebeka knabo, opero-ŝatanto, geja kaj virga, kiu decidis, en la Montrealo de la (verŝajne) 70aj jaroj, ke venontan nokton li nepre renkontos sian « fabelprincon ».  
La traduko entenis malfacilaĵon, pri kiu mi nur parte trovis solvon, t.e. la akĉentoj kaj parolmanieroj de la roluloj. La angla akĉento de Alano mi provis sentigi sammaniere kiel la aŭtoro faris en la franca. Sed koncerne la tipe kebekan dirmanieron de la ĉefa rolulo (t.e. la ĵŭalo), mi bedaŭrinde elektis rezigni kaj prie pardonpetas.

           Alveninte meze de la dancoloko, Alano tutsimple prenis min en siaj brakoj, kaj tiam mi allasis min. Plene. Min li tenis je la talio, kaj aŭtomate mi metis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kvazaŭ tion mi jam faris dum mia tuta vivo.
         (Ne allasu vin al glueca sentimentaleco, eligu vian mokemon antaŭ ol sinki en mielaĉan afektemon ! Fermu vian faŭkon ! Profitu la nunon ! Neniam ĝi revenos ! Neniam plu estos la unua fojo !)
         La plena korpa allaso estis io tute ne konata de mi ĝis nun. Ja multfoje mi allasis min al aliies produktaĵoj, al geniaj verkoj de artistoj, kiujn mi ŝategis, sed tiukaze tio okazis tra miaj okuloj, miaj oreloj. Precipe per miaj okuloj kaj oreloj mi allasis min al plezuro (la dueto de Leonie Rysanek kaj George London en la dua akto de la Fluganta Holandano, la simfonio de l’ fromaĝoj el la Ventro de Parizo, la transiro de l’ Berezino el Milito kaj Paco, la morto de Dido, Matisse kaj Vermeer en granda kompleto) sed la unuan fojon en mia ekzistado miaj kvin sensoj partoprenis en ĝuado, kaj mi revadis ke mi plu restos tie, en la brakoj de Alano, ĝis miaj lastaj tagoj, kalkulante ilin unu post la aliaj, frandante ilin, unuope aŭ arope.
         Miaj okuloj rigardis la rufan lanugon ĉe lia nuko, mia lango gustumis la pikan lanon de lia veŝto, miaj fingroj aŭdacis promeni tra liaj haroj, mi aŭskultis lian spiradon – mi certis, ke mi aŭdis liajn korbatojn – kaj mia nazo tutnature trovis lian maldekstran akselon. Dio, kia agrabla odoro ! La ŝvito rufa kaj spica plenigis miajn naztruojn, kaj de ĝi mi prenis stuporigajn glutegojn. Kiamaniere io tiom malagrabla en aliaj cirkonstancoj povis fariĝi tiom ravaj ? Mi kapablus trinki el lia akselo !
         Nu, kiel krono de la okazaĵo, du grandiozaj erektoj renkontiĝis tra niaj pantalonoj.
         Se mi estus la sola el ni ambaŭ en tiu ekscito-stato, mi tutcerte mortus pro hontego ; sed la nekontestebla pruvo ke ankaŭ Alano troviĝas en la sama situacio trankviligis min. Fakte, mi eĉ ege ŝatis tiun unikan tempon. Ĝin mi ĝuis, esperante ke tio daŭros kiel eble plej longtempe (la slovoj* havis la reputacion esti tro mallongaj, almenaŭ tion asertis miaj amikoj, kiuj ilin jam praktikis).  
         Kiam la muzikpeco finiĝis – ja tro frue, efektive –, ni restis plu interplektitaj, dum la aliaj paroj disiris. Kion fari ? Ĉu atendi ĝis kiam tio forpasos ? Sed aferoj tiaj tute ne estreblas, des pli kiam temas pri ekscitemaj junuloj spertantaj sian unuan seriozan amaventuron (almenaŭ pri mi mi parolas). Se tiam ni disiĝus sammomente, kiel faris la aliaj paroj, ni probable sukcesus resti nerimarkitaj. Sed nun estis tro malfrue. Nur ni solaj plu estis sur la dancoloko, kaj mi estis certa, ke ĉiuj rigardoj celis nin, ĉar ili ĉiuj ja sciis !
         Fakte, mi ne tute malpravis : transvestulo, kiu probable ĵus rigardis nin dancadi, kaj kiu nun divenis nian embarason, tiam resumis en kelkaj vortoj kaj en granda ŝultrumado ja inda je la plej malbonaj holivudaj afektemoj – Bette Davis kaj Joan Crawford neniam estis for en la hierarkio de la imitadoj – la ege ĝenan situacion en kiun Alano kaj mi enpeĉiĝis :
         « Jen denove tro junaj pugetoj, kiuj kontrolas tro mallerte siajn tro verdajn tenilojn ! » 
         Ĉar fakte, kiamaniere maleviti la aliajn dancintojn en nia stato ? Mi ekbedaŭris mian vintran palton, sed ĉu mi ne aspektus eĉ pli freneze, se mi estus dancanta en mia dika mantelo ? 
         Muziko pli ritma ekaŭdiĝis, postrestaĵo de ne tiom malproksima tempo, la kvindekoj, kiam la mambo kaj la ĉaĉao famegis en Nordameriko. La aliaj dancantoj surloke vermumis, kvazaŭ en konkurso de socia dancado, sed Alano kaj mi restis plu interplektitaj unu en la alia, ne moviĝante, dronante en nia nesolvebla konfuziĝo. Mi esperis, ke ni ŝajnis almenaŭ pasie enamiĝantaj. Sed iaj ridaĉoj sugestis al mi la malon, tial mi eligis vespiron, kiun mia partnero sentis sur sia kolo. 
         Kiel kutime, li antaŭiĝis :
         « Nu… al mi la unuan fojon tio okazas… Kaj al vi ? »
         Ĉu verdire li parolis pri tio, aŭ ĉu tutsimple pri nia ĵusa kungluita slovo ?
         Same kiel kutime, kaj pro nura kovardeco, mi plu evitemis :
         « Jeŝ… ankaŭ al mi. »
         (Malbenita krudulo ! Via stango pretas eksplodi ĉe via dekstra femuro, kaj vi ŝajnigas indiferentecon ! Ĉu vi restos ĉi-tie ĝis morgaŭ matene, ĉar ĝis tiam vi certe ne ankoraŭ malprancos ?)
         Probable ĉiu el ni pensis same, kaj sin superŝutis per insultoj, ĉar post trideko da sekundoj, kiuj ŝajne daŭris horojn, niaj kapoj leviĝis samtempe, kaj ni diris en perfekta ensemblo ja inda je la plej grandiozaj duetoj de Mozarto, ĉiu krome kun sia akĉento, kiu ankoraŭ aldonis al la muziko :
         « Ne eblas resti tiel ! Ni faru ion ! » 
         Forta sana ridego eliĝis el mia gorĝo, kaj mi sentis mian koron tuj malnodiĝi ; dume Alano, ĉar anglosakso malpli kutima elmontri al ĉiuj sian malpeziĝon, nur naskis efelidoplenan rideton.
         Kune samtempe, kvankam seninterkonsente, ni malkuniĝis tute simple, montrante nekaŝe al ĉiuj la nekontesteblan pruvon de nia reciproka altiro.
         Eĉ la transvestuloj, kiujn la unua probable informis pri nia enpeĉiĝo, kaj kiuj jam ridis pro nia embaraso, plu restis mute mirigitaj (por sperta transvestulo, trovi nenion dirindan pri io ajn temo, estas la atestosigno de mirigo, kiu indas surskribi ĉe la honoran tabelon de la eksterordinaraj okazaĵoj, kaj estas krome humiligo ja malfacile eltenebla) dum ni pasis antaŭ ilin, eĉ ne ŝovante niajn manojn antaŭ niajn bragetojn.
         (Se la polico vidas nin, ĉu ni fintranoktos en malliberejo ? Ne gravas, ĉar ja mojosegas !)
         Sed la ĝenosento revenis, kiam ni retroviĝis antaŭ la seĝo, kie pendis mia vintromantelo. Ĉu mi pudore kaŝiĝu, aŭ, jen ebleco multe pli plaĉa, ĉu mi okulumu al la emo-atesto de Alano dum mi mem elmontrus la mian ?
         Tiam mi memoris, ke ni ankoraŭ ne kisiĝis, probable pro nia konfuzo kore de tiaj akceliĝantaj okazaĵoj. Tion mi bedaŭris, planante plej rapide kiel eble korektadon de la situacio.
         Ĉu fine mi gustumos la rufon, samkiel li odoras rufe ? Aĥ ! retrovi tiun odoron enbuŝe…
         Alano provis videble trovi sintenon.
         « Mi soŭifas. Ĉju vi dejziras alian Seven Up ?
         - Jes, dankon… Sed mi pagos…
         - No, no, tjute ne necese… !
         - Nu, mi insistas…
         - No, no…
         - Aŭskultu !  Ni ne ĉikanos unu la alian ! Ĉu ? »
         Tamen, antaŭ ol li foriris por trovi kelneron kun mia monbileto enmane, li flustris en mian orelon :
         « Se vi bonvoŭlas, ke mi dancju denoŭve kjun vi, formetju tiun… bone**, kiun vi havas ĉejkole. Tio doloŭrigis min djum la tjuta sloŭvo… »
         Post kelkaj paŝoj, li revenis.
         « Sed ne formetju la alian ! »

* slovo, angle « slow » : malrapida duopa danco.
** angle « bone », t.e. osto, fakte peco de bovidosto, kiun la heroo surportis ĉekole en laĉo.

1 commentaire: