plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

13.6.16

« I have a dream »




Omaĝe al ĉiuj viktimoj de la noktoklubo Pulse en Orlando, kaj ankaŭ al ĉiuj viktimoj de homofobio, ĉie en la mondo.
        
Mi nomiĝas Aarono. Mi naskiĝis ne malproksime de la oceano. Sed infanaĝe, tiun ĉi mi ne vidis. Nur malmulte mi eliris de la sakvojo, kie mi vivis. De la rivero Hudsono mi konis nur la nomon, kvankam ankaŭ tiu rivero troviĝis tute proksime al mia hejmo.
         La geknaboj de mia strato surhavis nur vestaĉojn, kaj ludis en malhelo kaj malpuro kun la vagantaj hundoj kaj katoj. Nur ili iel vigligis la kvartalon, kie odoro de ranca oleo konstante perturbis la sensojn. La virinoj, restante funde de siaj loĝejoj, al tiu-ĉi neniom aldonis.
         Mia patro estis vojofico. Mia patrino, kiu tuttage restis en sia kuirejo, almenaŭ tion diris al la fremduloj. Fakte, li estis rubisto. Miaj gepatroj venis de la Sudo, kie la vivo estis ankoraŭ pli malfacila ol tie ĉi, kaj kie ili geedziĝis.
         La urbego tiam logproponis al ili pli bonan vivon. Ili decidis, ke ili havos nur unu idon. Min.
*
         Mi estis revema knabo. Mi ŝategis kanti kaj danci sur la melodioj de Joseph Lee Williams, la plejŝatata blusisto de mia patro.
         Mi konis en mia memo la honton havi krispan nigran hararon. Tial la glatajn harojn de Beneto mi enviis. Ni ambaŭ ege bezonis esti kune : ni senĉese eltrovis novajn ludojn, kaj se unu portempe foriris, la alia senmanke respondis, ke estis nur por minuto… forgesante ke minuto estas nur interna kaj fiktiva tempomezuro.
         La lernejo proponis al ni eĉ pli da revo. En majo, niaj patrinoj nepre devis aĉeti ĉerizojn, ĉar ties kernoj, sekigitaj, fariĝis tiam ludglobetoj. Beneto, pli lerta ol mi, ilin boris por enŝovi plumbo-peceton. Tion mi ne scipovis fari. Miaj globetoj estis tro malpezaj, tiel ke neniam mi povis gajni, sed tio ne malĝojigis min, ĉar al mi nur gravis kunesti kun Beneto.
         Por ni ambaŭ, kvankam ĉiu tago similis la antaŭan, nur gravis ke ni kunestu.  
         En la gimnazio, la aliaj montris al mi simpation, sed tion mi ne vere sciis. Mi subkomprenis, ke mi devis submetiĝi al atendo, de mi tute ne celata. Mi ekkonsciis, ke senĉese mi estos kaptita de elombraj rigardoj. Tion mi ne eltenis.        
        Kreskante, mi krome komprenis, ke mi bezonas aliajn modelojn. Mi kredis, ke ĉio neatingebla povus satigi miajn novajn sentojn. Mi ekzerciĝis al regado de mia gestaro, sed mi restis nekontentigita malgraŭ miaj pli kaj pli prilaboritaj sintenoj. En mia ĉambreto, mi rekopiis James Baldwin kaj Langston Hughes. Malprosimiĝis la reala mondo, ĉar ja nenie ajn ol en miaj revadoj mi kapablis imagi min mem. Mi komencis malŝategis ĉiujn, kiuj el tiuj miaj revoj provis min forpeli. Jen kiamaniere mia vivovojo fine disiĝis de tiu de Beneto.      
*
        Tiam mi decidis eniri la universitaton Cheyney de Pensilvanio : mi ekzaltiĝis. Mi ŝatis la grizan taglumon falantan de la ununura fenestro ĉe la plafono de mia ĉambro. Kiam la universitata vivo tro longtempe neniigis mian idealon, ĝin mi rekreis, kantante enkape la patrajn ariojn.
         Mi fine prikonsentis miajn krispajn harojn. Mi multe maldikiĝis de kiam mi forlasis la gepatran hejmon, kaj tio donis al mi mienon malpli infanecan, pli virecan.
*
         Iun posttagmezon, en la universitata biblioteko, miaj okuloj senmoviĝis ĉe la kliniĝanta kapo de brunhara knabino. Ŝia vizaĝo estis lumhela, kaj mi certis tiam, ke ŝia rigardo plu fiksos min porĉiame. Mi planis, ke neniam ni disiĝos. Tio ĝojigis min. Mi kredis, ke mi fine trovis mian vojon. La knabino kun kuprokoloraj haroj nomiĝis Hosana. Ni plu renkontiĝis en la legoĉambro. Iom post iom, evidentiĝis, ke ŝia rigardo fariĝis pli kaj pli demanda. Iun posttagmezon, ŝi ne venis, male al sia kutimo. Neniam mi revidis ŝin.    
         Mi sentis min vundita, ĉar ŝia ĉeesto estis la atesto de mia enkarniĝo. Mi taksis min de tiam per rigardo plena je insultoj ĝis nun silentigitaj, per violenta rigardo, kies estado konfuzis min, ĉar ĝian signifon mi fakte ne komprenis.
*
         Ĉiam frue ellitiĝanta, mi ŝatis sidi sur benko en la ĝardenoj de la universitato. Jen kiel mi ekkonis Davianon.
- Kaj mi nomiĝas Beneto, mi tiam respondis.
         Mallongtempe poste mi forlasis mian ĉambron kaj instaliĝis ĉe Daviano. Mian veran nomon neniam mi sciigis al li.
*
         Mia vojo, por reveni nokte en la loĝejon de Daviano, trairis placon, kie mi renkontis la rigardon de knaboj sin prostituantaj. Mi min demandis kiun nepran bezonon postulis tiuj rigardoj. Ĉu inversigon de la tempo ? Ĉu restarigo de ĥaoso ? Tiuj knaboj memorigis al mi tiujn, kiuj iam tenis min kvazaŭ en kaptiloj. Tial kun ili mi min identigis.
         Antaŭspegule mi longtempe prilaboris mian vizaĝon, kavigante miajn vangojn, antaŭenigante mian makzelon, malmidigante kaj vakigante mian rigardon. Mi deziris nuligi ĉiun movon de interne eksteren. Mi deziris fariĝi ege maloriginala, eksterordinare ordinara. Mi ankaŭ provis kombini la plej banalan vestaranĝon.
         Mia estanteco prezentiĝis kvazaŭ senviva ŝelo. Mia estonteco ŝajnis elĉerpita. Daviano estis apud mi kiel apogilo, ĉe kiu mi rigide staris. Mi nepre reiru al mia promesplena pasinteco. Mi retrovu Beneton.   
*
         Iun vesperon, sur tiu placo kie sin prostituis la knaboj, mi aŭdis krion, kiu turnigis al mi la kapon. Estis longtempa kaj konfuza hurlado, kvazaŭ helpkrio. Interbatiĝon mi kredis distingi, kore de la mallumo. Mi alproksimiĝis, celante proponi helpon. Tri fuĝantajn siluetojn tiam mi ekvidis. Mi retroviĝis sole, fronte al knabego, kiu ŝtoniĝis ekde kiam niaj rigardoj renkontiĝis. La okuloj de la knabego, terurplenaj, sekvis dummomente miajn vizaĝajn trajtojn. Dufoje li kriis al mi ke mi foriru. 
         Mi spertis grandan kvieton. Mi ne moviĝis. Mi rememoris pri Beneto. Pli ol iu ajn, li ja sciis kiu mi estas. 
         La tri knaboj aperis denove. Unu el ili tiris el sia cigaredo, estigante en malhelo intensan  ruĝan pukton. Li demandis min pri la horo. Kiam mi malfaldis mian maldekstran brakon por elbrakumigi mian brakhorloĝon, tiam la knabo kaptis mian manradikon. La du ceteraj alproksimiĝis. Mia brakon plu estis malliberigita de la mano de la unua knabego. Per abrupta movo mi tamen sukcese liberiĝis. Mi aŭdis ilin hurli « Ni truigos vian haŭton, negraĉo, gejaĉo ! ». Ne tuj mi komprenis al kia realeco rilatigas tio, kion mi ĵus aŭdis. Mi streĉiĝis. Mi rigardis la ĉielon nigran, plene sennuban. Mi ekvidis, en malproksimo, la konstruaĵon de mia universitata biblioteko.
         Demalantaŭe kaptis min tiam unu el la knaboj. Unu alia ekfrapis min fronte. Kuŝante surtere, mi sentis, ke mia sango fluas. Mi ne plu moviĝis. Levante la rigardon, mi renkontis la okulojn de la knabo min draŝanta. Ŝajnis al mi, ke la luno en ili speguliĝis. Mi restariĝis, kaj, samelane, sendis mian pugnon en la vizaĝon de mia kontraŭulo, faligante lin teren. Mi kaptis tiun okazon por forfuĝi.
         Mi sentis intensiĝon de la malvarmo. Mi ne sciis ĉu pro la sangoperdo aŭ ĉu pro la baldaŭa tagiĝo. Min haltigis la du aliaj knaboj, kiuj postkuris min. En sia dekstra mano la plej granda preme tenis tranĉilon. La unua frapo timigis tiun mem kiu ĝin donis. Ne tuj mi suferis. Tute male, mi eĉ ne plu sentis mian ĵus batitan flankon. Ĉar la knaboj plu estis konsternitaj, mi provis fuĝi denove, direkte al la biblioteko ankoraŭ senhoma je tiu horo.
         La doloro poste impetis en mian tutan korpon. Mia ĉemizo sorbiĝis de varma likvaĵo. Kuri mi ne plu povis. Mi sidiĝis sur benkon. La knabaro, kiu ĵus reatingis min, komencis rondiri ĉirkaŭ mi, tute proksime. La plej granda fine alsaltis min kaj ĵetis min teren. Li frapis plian fojon meze de la dorso, lasante momenton la klingon en mia karno. Li fine detiris ĝin. Lia korpo plu pezis sur la mia, ĝis kiam li restariĝis. 
         Denove sola, mi provis surkruriĝi. Mi faris kelkajn paŝojn, delire vagante tra la parko. Kaj falis. Plian fojon mi restariĝis, kaj vidis tiam la bandon fronte al mi. Ŝirita pro la sufero, mi falis en iliajn brakojn. Lastan fojon ili furiozis kontraŭ mi. Iliaj hastaj gestoj havis kvazaŭ la blindan forton de vivimpulso.  
*
        Longtempe mi agoniis. Miaj pensoj al Beneto ŝajne plutenis min. Se mia amiko tiam ĉeetus, li certe povus redoni al mi tiun vivon, kiun mi estis perdanta.
*
         Iu knabo, konfuzita, malkovris matene mian palegan kadavron, sur sangokovrita pavumita aleo.

Tiu novelo de Jean-Yves Alt estis publikita franclingve en la libreto « My Gay America », t.e. 15 noveloj favore al SOS homophobie, eldonejo « Textes Gais », majo 2015, ISBN : 979-1029400568.
Dankegon al Jean-Yves Alt pro lia permeso traduki esperanten tiun lian novelon.Vizitu lian franclingvan retejon : Culture et débats.
Tiun tradukadon mi komencis ĵus antaŭ mia reenhospitaligo. Mia spiritostato jam troviĝis funde de miaj ŝtrumpetoj, parte pro miaj sanaj problemoj, sed ne nur. Tial, tiun tekston havis eble apartan eĥon en mia menso tiama. Pro la ĵusaj eventoj, mi decidis publikigi ĝin omaĝe al ĉiuj viktimoj de la noktoklubo Pulse de Orlando.   

1 commentaire: