plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

17.6.16

Pornaĵoj kontraŭ Daiŝo.




         Multnombraj komputoraj entruduloj, interalie de la grupo Anonymous, mobiliziĝas por retretigi Daiŝon laŭ siaj propraj manieroj. La socia-retaj servoj estas vera ĉieldonaco por la teroristoj. Ĉar tra tiuj, ili estas ŝirmitaj de la ŝtatoj, kiuj ne povas aliri la necesajn informojn por ilin identigi. Sed tio, kelkaj aliaj ja povas fari.
         Tion fakte faris juna usonano, konata sub la nomo WauchulaGhost. Li utiligis siajn konojn pri komputiko por perturbi la varbistojn kaj batalantojn de Daiŝo, entrudiĝante kaj enmetante « trolojn » en iliaj Tvitaj kontoj. En la nuna kazo, pornaĵojn. Por entrudiĝi en tiaj kontoj, nur sesdek sekundoj sufiĉas. WauchulaGhost anoncis, ke li tiel « piratis » pli ol 250 kontojn dum la lastaj monatoj.
         En intervjuo al CNN Money, WauchulaGhost klarigis : « Ni plurope havis la ideon disvastigi pornaĵojn tra la piratitaj socia-retaj kontoj de Daiŝo, ĉar tio ofendos ilin. Kompreneble, tio ofendos ankaŭ la veraj musulmanoj, sed ne tion ni celas. » WauchulaGhost diris, ke li ricevis multnombrajn mesaĝojn, kiaj « mi mortigos vin ». Sed laŭ li, « tute bone ! Se ili koncentriĝas al mi, ili ne kapablas fari ion alian. »
         Post la buĉado de Orlando, kelkaj publikigis ankaŭ mesaĝojn kaj bildojn de « geja fiero ». Kiam ili entrudiĝas en konto, ili anstataŭigas la fotojn de la Daiŝa flago pere de ĉielarkaj flagoj.  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire