plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

14.6.16

Tagojn de 1909, 1910 kaj 1911.




Li estis filo de mizera maristo
eluzita pro laboro, el insulo de l’ Maro Egea.
Laboristo ĉe forĝisto. Liaj vestoj estis trivitaj,
liaj laborŝuoj ŝiritaj, kadukaj,
liajn manojn makulis rusto kaj oleo.   

Vespere, kiam fermiĝis la metiejo,
se iel ajn li avidis
kravaton multekostan,
kravaton pordimanĉan,
se belan ĉemizon bluan li deziris,
kiun li ekvidis en montrofenestro,
tiam li vendis sian korpon por unu aŭ du taleroj.

Ĉu iam la glora Aleksandrio de l’antikvaj tempoj
posedis junulon pli ravan,
korpon pli ol lian perfektan – kiu por ĉiam perdiĝis :
tamen de li konserviĝis nek statuo, nek portreto ;
en metiejaĉo forĝista li fingruntis,
lacegaj taskoj kaj diboĉaĵoj
lin prompte velkigis.

Poemo de Konstantinos Kavafis (1863-1933) el la poemaro « Malnovaj tagoj ».
Esperantigita far Ĵeromo el la franclingva versio, eldonejo Fata Morgana 1978.     


1 commentaire: