plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

1.7.16

Ĉu iu ĉeestas ? Ĉu iu komprenas ?


Feliĉe mi ricevas tamen komentojn en la franca kaj la angla...
Sed ve ! Ŝajnas kelkfoje, ke mi parolas esperante meze de dezerto.
Ĉu vi kredas, ke tiel vi montras taŭgan respegulon de la geja (aŭ eĉ negeja) esperantistaro ?
Do... Komentu, mi petas ! Eĉ koncize kaj diskrete !  

2 commentaires:

  1. Mi komprenas! Sed malfeliĉe, mi ne skribas Esperanton bone.

    Mi estas nur lernanto. Via blogo estas tre utila – per belaj bildoj kaj koncizaj frazoj, legado ĝin estas amuza. Kiam aliaj tekstoj Esperantaj ŝajnas tedaj kaj kompleksaj – kiam mi pensas ke mi forlasu Esperanton – mi vizitas vian blogon.

    Sed mi komentas neniam, ĉar skribado Esperanta estas malfacila por mi!

    RépondreSupprimer
  2. Saluton Martin !
    Kaj dankegon pro via mesaĝo.
    Bedaŭrinde, mi tute ne konsentas kun vi :-)
    Ĉar vi ja sufiĉe bone uzas la lingvon skribe. Tial, vi havas neniun kialon por forlasi la lingvon.
    Krome,, ne atendu, ke vi lerte parolu kaj verku por paroli kaj verki !!! Se ne, neniam vi parolos kaj verkos.
    Memoru, kara Martin : nur provinto spertas.
    Do, mi esperas ricevi denove, iam-tiam, komentojn de vi. Ĉu ?
    Kore, Ĵero

    RépondreSupprimer