plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

8.7.16

Iamaj ŝortoj.




Estis feliĉa tempo, kiam markoj kaj modoj ne ankoraŭ tiom plenpotencis en la menso de la junularo. Tial somere, senpripense, tutsimple, knaboj tajlis al si ŝortojn en trivitaj malnovaj ĝinzoj. Tion ili faris plejofte per mallerta tondiltranĉo en ambaŭ krurumoj, kaj ĉar la tiamaj sportŝortoj estis ja kurtaj (nur spektu la futbalmaĉojn de la 60-aj, 70-aj jaroj !), la rezulto de tiu tondado estis kelkfoje alloge kurtega, okulfrape kvastonivela, kaj… eĉ pli ! Krome, ĉar la tiamaj kalsonetoj estis el blanka kotonaĵo, eblis facile trafi, eĉ surstrate, transrandajn ovujojn, kiuj senpretende, apenaŭ malĉaste fanfaronis sub la zipo. Estis fakte ankaŭ la tempo de la minijupoj, se la post-68a liberigo de l’moro kaj sekseco… Ŝajne ne nur mamoj intencis spontanee pavumi. Ankaŭ vireco tiam emis  iasence fieri.
Sed ve ! Tiun (senaidosan) tempon mi (ni ?) ne konis !
Sed modoj estas laŭdire eterna ciklo, ĉiama ripetiĝo. Nu, morgaŭ ? Postmorgaŭ ? Ni plu esperu !...      

2 commentaires:

  1. Si les jeans rétrécissent encore un peu , il va y avoir des ouvertures, c'est sûr!

    RépondreSupprimer