plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

2.9.16

« Falu, Viktoro ! » (Tombe, Victor !), unua romano de Louis Arjaillès.



         Belega romano en la franca mendebla ĉe : edilivre.

Eltirita de retrovita intima taglibro, Tombe, Victor ! (Falu, Viktoro !) revenigas nin kore de la sesdekaj jaroj, en urbeto de suda Francio.

         Dekkvarjara, Paŭlo partigis sian tempon inter lernejo kaj piano-studado, cele, li esperas, al kariero de koncertisto.  Devenante el malaltklasa medio, li konatiĝis kun Viktoro, babilema knabo, facile kverelema, la pratipo de la burĝida bubaĉo, kun kiu li malkovris sian seksorientiĝon.
         Dum por Viktoro tiuj kunvoluptaĵoj estis nura ludo, por Paŭlo ili aŭguris la esencan parton de lia estonta plenkreskula vivo.
         Viktoro, la mokŝercema bubo, la filo de eminentulo, estos lia unua amo. Sed nigra anĝelo vigilis, kiu estigos dramon, kies konsekvencoj iĝos fatalaj.     
 

2 commentaires: