plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

14.9.16

Tiel estis… (dua parto).



Mi renkontis Marcelo-n ĉe amikoj antaŭ kelkaj monatoj. Li estas gaja viro sepdekdujara. Dum la vespermanĝo, li multe rakontis pri la samseksema vivo dum la sesdekaj jaroj, kiam li estis juna. Mi parolis al li pri mia blogo. Kvankam Marcelo tute ne scipovas paroli Esperanton, nek uzi komputilon, ni baldaŭ aranĝis rendevuon, por ke liaj spertoj kaj rakontoj de tiu iama tempo ne perdiĝu. Ni unue aranĝis kune tekston en la franca, kiun mi poste esperantigis.
Jen la dua parto.
Se vi ne konas aŭ ne plu memoras la unuan, bonvolu retrovi ĝin ĉe : Tiel estis (unua parto).

         Tiun kutimon ŝteleliri de mia litĉambro mi fakte daŭrigis longtempe. Ekde kiam la vetero tion ebligis, mi transpasis la fenestron por retrovi tiun strangan etoson,  miksaĵon de libereco kaj aventuro, ĉefe de seksaventuro, ĉar jam je la unuaj paŝoj, mi sentis enkalsone ian ĝenan streĉiĝon.
         La senluma strata reto, eĉ sufiĉe malproksime ĉirkaŭ mia kvartalo, fariĝis baldaŭ mia ĉasejo. Mi ĉasis fakte lumojn, lumojn de pli-mapli fermitaj fenestroj, malantaŭ kiuj ombroj moviĝis. Samkiel sur televida ekrado, mi plonĝis scivoleme en la intimecon de neniel konataj homoj, paroj, virinoj, viroj kaj gejunuloj, kiuj, malantaŭ ŝutroj kaj kurtenoj vivis, legis, dormis, kelkfoje antaŭ televidilon, kvankam tiu aparato tiam ne ankoraŭ oftis. Kelkaj jam surhavis pijamon aŭ portis nur kalsoneton. Sed ĉefe plaĉis al mi, kiam mi trovis viron pli-malpli junan, kiu senvestiĝis antaŭ ol enlitiĝi.
         Iom post iom, mi baldaŭ havis miajn kutimojn kaj plejŝatatajn rendevuojn. Ie mi retrovis, tra la fendoj de persieno, gean paron fikanta fronte al mi en la lito. Aliie estis ĝemeloj, du fratoj, kiuj kutimis petoli kune en la banĉambro. Ankoraŭ estis tiu knabego, kies lito troviĝis rekte sub la fenestro. Li enlitiĝis tre akurate, ĉiam je la sama horo, la deka kaj duono, kun erotika magazino enmane. Lin mi ne vidis senvestiĝi. De la malbone kunigitaj ŝutroj el malnova ligno, mi vidis lin iom de supre. Li foliumis preskaŭ ĉiuvespere revuojn, kiuj montris plenpaĝe, detale kaj oblikve nudajn virinojn. Post kelkaj paĝoj, laŭ senŝanĝa rito, li puŝis surgenuen la litkovrilojn, ŝovis surkruren la piĵampantalonon, malbutonis la piĵamjakon, kaj ekskuis sian ĝubastonon per unu mano. La skuado fakte ne daŭris longtempe. La knabo baldaŭ aspergis sian pubhararon ĝis ventro kaj brusto. Post atentema viŝado pernaztuka, li reordigis piĵamon kaj liton antaŭ ol malŝalti sian lampon. Fino de la spektaklo. Ĝis baldaŭ !
         Sed alia loko igis min scivola. Dometo. Dometo preskaŭ kaduka funde de ĝardeno. Ĝin mi rimarkis nur ĉar de malproksime mi sekvis ulon, kiu tien eniris. Luppaŝe. Mi ekvidis la lumon. Nur interna kurteno kaŝis duone la fenestrojn. Interne vidiĝis kuirejan tablon kun kelkaj viroj ĉirkaŭe. Ili kartludis. Kartludis kaj drinkis. La ĵus eniranto tutcerte estis la plej juna. La aliaj ŝajnis al mi maljunaj, tio estas almenaŭ tridekjaraj, eble pli… Tutcerte ja maljuna por la deksesjara knabo, kiun mi estis tiam. Sed tio tute ne ĝenis min. Tute male ! Sed nenio vere okazis, kaj mi estis jam forironta kiam unu el la viroj stariĝis. Kaj dum la aliaj brue ekaplaŭdis, tiu ĉi demetis sian ĉemizon. La ĵusa okazintaĵo fine ekvekis mian scivolon. Tial mi daŭre spionis. Kiam dua ĉemizo estis demetita kaj poste eĉ pantalono, tiam mi komprenis. Ili striptize kartludis. Sed ne longtempe mi sukcesis gvati. Unu el ili iam stariĝis kaj jam malbutonumante sian ĝinzan brageton, plu parolante li aliris la pordon eksteren. Timego puŝis min en la senluman flankon de la dometo. Mia koro bategis. Tial, kiam mi aŭdis ke li finpisis kaj reeniris la domon, mi forkuris rekte al la hejmo.
         Mi revenis nur kelkajn tagojn poste, sed la dometo restis en plena malhelo. Nur semajnfine mi revidis lumon tra la foliaro. Spite al mia timo, mi eniris la ĝardenan tenebron, piedpinte ĝis la fenestro. Jam antaŭ ol alveni mi aŭdis laŭtajn paroladojn, ridegojn, eĉ kriojn. La ĉambro plenplenis. Ok, eble dek viroj sidis aŭ staris ĉirkaŭ la tablo. Unu el iam ekblekis, trinkis buŝplenon el bierboteleto, stariĝis, saltis sur sian seĝon kaj demetis striptize sian pantalonon. La aliaj dume brue fajfis, batis la manojn. Kaj la ludo daŭris. Nun en nura kalsoneto, la ulo surgrimpis la tablon kaj komencis ian ventran dancon, lascivan, malrapidan, kiu strange kontrastis kun krudaj gestoj kaj bojadoj de la ĉeestantaro. Fakte, ĉio aspektis superreale. Imagu ! Kore de l’ magia senereco de somerfina nokto, funde de senluma ĝardeno, jen tiu transluka spektaklejo, kvazaŭ pupteatro, kies eĥoj estis parte dampitaj. Kiam li fine demetis la kalsoneton, unu el la ĉeestantoj kaptis lian jam malmolan kacon kaj komencis ardan midzadon.
         Manon mi ŝovis en mian ŝorton. Ankaŭ mia pisilo kompreneble malmolis. Ĝin mi liberigis desube, kune kun la ĉurovoj. Dum mi svingis la bastonon, spektante la mirigan diboĉadon endoman, freŝa bloveto trakuris la ĝardenon ĝis miaj konojharoj, kvazaŭ por petolema kareseto. Pro voluptego miksita de la timo esti vidata, mi senprokraste kraĉis mian migdalsiropon sur la florbedon, skuis pliajn fojojn sed iom hasteme mian ilon, kiun mi reenkalsonigis antaŭ ol kure rehejmeniri.
         En la sama periodo, mi tute hazarde havis okazon iri sole en la centron de la urbo. Nur malofte tiam mi iris ĝis tie, kaj plejofte kune kun mia patrino. Okazis, ke natura bezono pelis min en publikan necesejon subteran, flanke de placeto kaj parketo. Malsupre de la masonita ŝtuparo, viciĝis dekstraflanke pordoj pli-malpli malpuraj kaj kadukaj, dum ĉe la funda muro, antaŭ longa pisejo el ardezo, staris senmove tri-kvar viroj. Haladzis. Pro timideco mi iomete hezitis, sed ĉar mi ne aŭdacis puŝi iun el tiuj pordoj, mi paŝis antaŭen kaj trovis lokon antaŭ la longa pisejo, inter viro en pluvmantelo kaj junulo en leda bluzo. Eliriginte mian pisilon, mi provis tuj koncentri min pri nura urinado. Sed malgraŭ la urĝa bezono, ja malfacile mi elĵetis la unuan ŝprucon. Ĉar eĉ nevole, ne eblis maltrafi ambaŭ klabojn, kiuj ambaŭflanke kukuis, arogante atenton. Kaj ŝajne eĉ pli… La tujan ŝveladon de mia fajfilo mi provis kaŝi, des pli ke ĝi malhelpis min plu pisadi. Sed miaj najbaroj tute ne dupis. Dum la junulo klinis sin senĝene kaj scivoleme miaflanken, la viro en pluvmantelo ŝovis sian manon rekte al mia brageto por enmanigi mian kacon. Mi provis certe min defendi, sed ja mole, dum la rapida svingado male durigis pli kaj pli mian pisilon antaŭ ĉies okuloj. Paŝbruoj en la ŝtuparo alarmis nin ĉiujn, kiuj retrovis fulmrapide konvenan sintenon. Sed fakte, nura misalarmo !
- Li estas familiano, flustris la junulo.
         Familiano ??? Mi konfesas, ke mi bezonis tamen iom da tempo por kompreni. Dume, la paŝoj alproksimiĝis en mia dorso. La « familiano », laboristo proksimume dudekjara, kun sako pendanta de ŝultro kaj cigaredstumpo en buŝo, direktis kun granda aplombo sian rigardon suben, trans mia ŝultro. Kaj ĉar tio ŝajne ne sufiĉis, li ŝovis sian manon rekte al mia pudendo kaj enmanigis firme mian kacon, kvazaŭ estis tute normala maniero saluti min. Denove mi ne aŭdacis barakti, timante skandalon, eĉ kiam li tiris min malantaŭen per sia forta brako. La aliaj ĉeestantoj frande scivole interpuŝiĝis por ne maltrafi la spektaklon. Tiam mi ekpanikiĝis, des pli kiam mi sentis, ke li malbukis mian zonon, saltigis la butonojn. Mi provis liberiĝi, sed mia pantalono glitis surgenuen. Regema mano tiris mian kalsoneton, kiu parte ŝiriĝis. Provante fuĝi, la laboristo kaptis min de malantaŭe ĉe la talio, tiel ke mi nun prezentis al ĉiuj mian nudan pugon. Kaj iu ajn povis eniri la lokon iam ajn. Ĉiu ridegis kaj manfrapetis miajn guteojn. Mi estis terurita. Terurita kaj samtempe ekscitita. Freneze ekscitita. Multnombraj manoj palpadis min avide. Ju pli mi lukte tordiĝis, des pli furioze ili senbridiĝis. Iam fine, la juna laboristo aŭtoritate tiris min por peli min malantaŭ pordon de necesejo, kiun li ŝlosis. Kun mia pantalono ĉifita sur miaj piedoj, mi preskaŭ falis en la malpuran truon, sed la junulo retenis min ĝustatempe ĉe la vando. Ekde kiam ni retroviĝis nur ni ambaŭ sole, li iĝis multe pli tenera kaj milde karesema. Lokante sian vizaĝon ĉe mia orelo, li flustris :
- Mi ŝategas vian haŭton. Kiel vi nomiĝas ?
         La demando tiom konfuzis min, ke preskaŭ senpripense mi mensoge respondis :
- Jakobo, mi nomiĝas Jakobo.   
- Mia nomo estas Francisko, li respondis.
         Kaj plu kisante, li turnis min, delikate sed tamen firme, fronte al la muro. Kaŭrinte kaj disiginte miajn gluteojn, li eklekis mian pugtruon. Unue lante, milde, langvore, poste furioze kaj vore. Lia langopinto venis tuŝeti iam-tiam miajn kojonojn. Mi preskaŭ freneziĝis pro volupto. Kiam li fine restariĝis kaj ŝovis sian langon en mian orelon, mi krome sentis lian kacon, kiu ekglitis inter miaj malsekaj gluteoj. Iom post iom, sub lia ĝuiga premo, mi kliniĝis kaj arkiĝis. Kaj jen, li  komencis luligi sian glanon ĉe mia malantaŭa pordeto, ĉe mia roza rondeto, kiu fine parte cedis pro la obstinaj puŝetoj. Mi grimacis pro doloro.
- Trankviliĝu ! li susuris. Mi iros delikate.
         Ja milda knabo li estis, kaj krome, ankaŭ ŝajne sperta en knaba malvirgigo. Fakte, se kaco havas kapon, ĝi tamen ne havas ŝultrojn, tiel ke post mallonga tempo, li jam piŝtumis en mi dum mi spertis miksaĵon kaj da doloro, kaj da nekomparebla volupto. Tiel surrajdata, nur tiam mi rimarkis, levante la kapon, ke tri avidoplenaj vizaĝoj, probable dekomence rigardadis nin desupre.
         Pri tiuj urbaj necesejoj mi havos ankoraŭ multe por rakonti. Aliokaze, ĉar mi iom devojiĝis kaj fine forgesis la dometon funde de la ĝardeno. Nu… Ankaŭ pri ĝi mi plu rakontos. Venontfoje ?...  

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire