plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

11.10.16

Kial do knaboj kanguruumas ?




         Kiam mi estis knabo, nova modo laŭdire trafis preskaŭ la tutan bubaron : ni fariĝis kraĉemaj… Ŝajne samkiel hundoj markas sian teritorion per ĉiustratangula pisado, ni emis kraĉi surstraten. Ĉien-tien. Dum vagadoj, migradoj urbocentren, dum nenifaradoj antaŭ domegaj enirejoj, ni sputadis aroge, masklece, defie...
         Nu, mi ne plu kraĉas, nun. Almenaŭ ne maldiskrete publike. Kaj kvankam parto de la nuna junularo (inkluzive knabinojn) daŭre sputemas, mi lastatempe rimarkis alian emon, kiun ni, samaĝe, rigardus strange nekonvena. Mi parolas pri la nova knaba kutimo enŝovi manon maldiskrete enkalsonen. Ĉu ankaŭ vi notis tion ?
         Ĉu por repozicii la ilaron ĝustaloke ? Ĉu jukas ? Ĉu pro ĉefingra malvarmiĝo ? Au ĉu nur por kontroli, ke nenio dumire perdiĝis ? Mi eĉ spektis iam ion mirigan : kvaropa knabaro venis fronte al mi surstrate, kaj du el ili paŝis tuttrankvile, babilante, kun ambaŭ manoj enprofundigitaj senĝene ĉe pudendo, kvazaŭ kanguruoj kun enpoŝigitaj boksgantoj.
         Mi supozas, ke nenio malhelpas ilin tuje salutmanpremi ies manon. Kaj mi agnoskas, ke miaflanke, tio ne ĝenus min. Mi eĉ servopretas pruntedoni gratocele unu aŭ du el miaj manoj (ĉar trian bedaŭrinde mi ne havas). Kaj krome, se por revarmigo, sciu ke taŭgan ilon mi ja posedas enkalsone, kiu kapablas helpe degeli iun ajn frostosenteman manon de iu ajn linda knabaĉo.  


1 commentaire: